Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 février 2021 7 07 /02 /février /2021 22:17
Marie-France Abastado

07/02/2021

Bildo: Merkreda kunsido en klubo de junulinoj de Kolda, urbo sude de Senegalo, dum kiu ili provas bremsi la plagon de ekscizo. Tiuj, kiuj levas la manon, duono el ili, suferis la mutiladon.  

La virinaj seksaj mutiladoj kaj la edziniĝoj de knabinoj kreskis en Senegalo pro la pandemio.

Preskaŭ 200 milionoj da virinoj en la mondo estas koncernataj de ekscizo. Internacia tago, la 6an de februaro, estas dediĉita al tiu plago, kiu plu ekzistas en Azio, Mez-Oriento, aŭ Sahelo. En Senegalo, 26% el la virinoj estas viktimoj de seksaj mutiladoj kaj la praktiko okazas denove pro la pandemio de Covid-19.

Tamen, tranĉi, kudri, mutili la sekson de virinoj estas praktikoj tute malpermesitaj. Sed la kulturo kaj la tradicio facile deturnas la leĝon, dum neniu religia teksto elvokas la temon. Tiuj praktikoj amase revigliĝas. «Pro la pandemio, la lernejoj estas fermitaj, do la junulinoj restas hejme en la vilaĝoj, kun kreskado de la edziniĝoj», eksplikas Camille Romain des Boscs, aktivulino ĉe la asocio Vision du monde, kiu laboras pri la temo.

             

La edziniĝoj de knabinoj kreskas

La seksa mutilado estas parto de la edziniĝo de la junulinoj. Laŭ  Vision du monde, edziniĝo de knabinoj kreskis je 30% en Senegalo pro la pandemio. «Tio bruske haltigas jarojn da progreso en la lukto kontraŭ ekscizo», bedaŭras Camille Romain des Boscs.

La ekonomia krizo ankaŭ instigas la ekscizistinojn proponi siajn servojn por gajni monon en la lokoj, kie tamen antaŭe la praktikoj malkreskis.     

06/05/2020

Sudano:  klitorektomio estas finfine konsiderata kiel krimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/sudano-klitorektomio-estas-finfine-konsiderata-kiel-krimo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }