/image%2F0553642%2F20210205%2Fob_84ae10_union-members.jpg)
05/02/2021
La kazaĥaj aŭtoritatoj plu plenumas premon kontraŭ la sendependaj sindikatoj. En 2017, Kazaĥio malfondis la Konfederacion de sendependaj sindikatoj de la Kazaĥa Respubliko kaj plurajn el ĝiaj aliĝintoj. La gvidantoj de la sindikatoj estis persekutitaj kaj enkarcerigitaj. Nun, la sindikato de la laboristoj en la sektoro de karburaĵoj kaj energio estas minacata. La aŭtoritatoj faris proceson por interrompi la aktivecojn de la sindikato iniciate de pluraj petrol-kompanioj : Oil Construction Company, West oil kaj Bozashy Trans Kurylys, kiuj ĉiuj apartenas al la publika kompanio Kazmunaygaz.
Subtenu la sendependan sindikatan movadon en Kazaĥio kaj sendu mesaĝon al la Kazaĥaj aŭtoritatoj, instigante ilin ĉesigi premon kontraŭ la sindikatoj kaj respekti la rajtojn de la laboristoj.
/image%2F0553642%2F20210205%2Fob_b95f61_where-is-kazakhstan-situated.jpg)
Retmesaĝo:
Al la prezidento de la Kazaĥa Respubliko
K. K. Tokayev
Kara Kassym-Jomart Kemelevich,
Mi esprimas mian ekstreman maltrankvilon koncerne la intencojn de la kazaĥaj aŭtoritatoj interrompi la aktivecojn de la sindikato de la laboristoj en la sektoro de karburaĵoj kaj energio. Kazaĥio respektu la liberecon pri asociiĝo kaj la laboristoj povu libere krei sindikatojn, elekti ĝiajn strukturojn kaj aktivecojn. Tiuj fundamentaj rajtoj estas priskribitaj en la konvencioj de la Internacia Organizaĵo de Laboro N° 87 kaj 88, ratifitaj de Kazaĥio.
Mi petas de vi, ke vi :
- nuligu la plendon kontraŭ la sindikato de la laboristoj en la sektoro de karburaĵoj kaj energio kaj ebligu ĝian aktivecon konforme kun la naciaj kaj internaciaj leĝoj koncerne la laboron.
- Nuligu la antaŭajn decidojn pri la deviga malfondo de la Konfederacio de sendependaj sindikatoj de la Kazaĥa Respubliko kaj ties aliĝintoj.
- Ĉesigu persekutadon kontraŭ la gvidantoj kaj la sindikataj aktivuloj, kaj la kondamnojn de Larisa Kharkova, Erlan Baltabay, Amin Eleusinov kaj Nurbek Kushakbaev.
/image%2F0553642%2F20210205%2Fob_c58cbf_ituc.jpg)
Partnerece kun la Internacia Sindikata Konfederacio (ITUC),
/image%2F0553642%2F20210205%2Fob_24d8eb_industriall.jpg)
IndustriALL global union,
/image%2F0553642%2F20210205%2Fob_a2e5fc_calrmm.png)
kaj la Misio de Prigardado de la Sociaj Rajtoj en Centra Azio.