10/11/2019
Tridek jarojn post la defalo de la berlina muro, fizikaj bariloj plu stariĝas en multaj lokoj de la mondo.
Dum oni memorfestis ĉi-sabaton la 30 jarojn de la defalo de la berlina muro, samaj fizikaj apartigoj plu ekzistas en la mondo, kaj senĉese stariĝas. Centre de urboj aŭ inter du landoj, ili dividas la loĝantojn per betono, kradoj aŭ pikdratoj, ĉiam el ordonema maniero.
Jen ĉi-sube per Google Maps en la franca, kaj per bildoj, dek simbolaj muroj inter la 70 ĝis 75 muroj starigitaj sur ĉiuj kontinentoj laŭlonge de preskaŭ 40 000 kilometroj.
Mapo de la ĉefaj muroj en la mondo :
Usono-Meksiko
Muro iom pli ol mil kilometrojn longa jam ekzistis inter Usono kaj Meksiko antaŭ la elekto de Donald Trump ĉe la Blanka Domo. La barilo, kies konstruaĵo estis lanĉita en 2006, etendiĝas ĉefe en Kalifornio, Arizono kaj Nov-Meksiko. La unuaj longopartoj de la usona prezidento estis metitaj en Teksaso antaŭ apenaŭ kelkaj tagoj.
Norda Koreio – Suda Koreio
Unu el la plej netransireblaj landlimoj de la mondo estas eĉ pli antaŭa ol la berlina muro. La demilitarigita zono (DMZ), kiu apartigas Nordan Koreion disde Suda Koreio, 238 kilometrojn longa kaj 4 kilometrojn larĝa, estas dividita de du muroj je pli ol 2 metroj alta de post 1953.
Israelo – Cisjordanio
Ege disputata, la barilo je israela sekureco estas konstruita de post la komenciĝo de la 2000aj jaroj kaj la dua Intifado laŭlonge de la verda ligno kun Cisjordanio. La mura parto, kiu estas la plej impresa altas 9 metrojn, kaj etendiĝas fakte laŭ nur 5% de la linio longa je 700 kilometroj.
Maroko – Okcidenta Saharo
Dum la berlina muro estis defalonta, du jarojn antaŭe, Maroko finis la konstruadon de ĝia «defenda muro». Temas fakte pri «muro el sablo», kiu trapasas la Okcidentan Saharon laŭlonge de 2 700 kilometroj. Tiu teritorio estas disputata de 1975 de Maroko kaj de la Front Polisario.
Hindio – Bangladeŝo
La plej longa muro de la mondo troviĝas ĉe la landlimo inter Hindio kaj Bangladeŝo. Ĝi konsistas el 3 200 kilometroj da brika murego kaj pikdratoj, kiujn Nov-Delhio muntis dum dudek jaroj – ĝis la jaro 2013 – oficiale por sin defendi kontraŭ terorismo, finegocistoj kaj kaŝmigrado devenantaj de ĝia najbaro.
Hindio – Pakistano
Hindio denove, sed nord-okcidente ĉi-foje, kun alia najbara malamata lando, Pakistano. Kontestata de ambaŭ landoj de post la barata sendependeco en 1947, la regiono Kaŝmiro estas dividita de kontrol-linio de post 1949. Ĝi ne estas vera muro, tiom longe kiom tiu landlimo ne estos oficialigita, sed kradoj kaj pikdratoj ĝis 4 metroj altaj laŭlonge de 740 kilometroj. Hindio aldonis en 2004 elektran barilon.
Kipro
Plu ekzistas ĉefurbo duonpartigita de muro: Nikozio, en Kipro. Desegnita en 1964, la verda linio, kiu trapasas la tutan insulon laŭ 180 kilometroj, estis finkonstruita en 1974, post la turka invado de la norda parto.
Ĉinio – Norda Koreio
1416 kilometrojn longa, la landlimo inter Ĉinio kaj Norda Koreio estas materiigita de du riveregoj, kiuj apartigas ambaŭ landojn. Multe pli transirebla ol la netransirebla DMZ de ambaŭ Koreioj, ĝi tamen estis plifortigita tiujn lastajn jarojn flanke de Ĉinio per imponaj bariloj, ĉar Pekino timas kreskantan malstabilecon kun la reĝimo de Kim Jong-un, kaj alfluon de nord-koreiaj rifuĝintoj al sia teritorio.
Maroko – Ceŭto kaj Melilo
Hispanaj enklavoj en Maroko, Ceŭto kaj Melilo konsistigas enirpordojn por multaj migrantoj. De dudek jaroj, Madrido starigis, laŭ deko da kilometroj, tiujn grandegajn barilojn, plialtigitajn je 6 metroj en 2007, ĉar antaŭe la migrantoj sukcesis facile transiri.
Belfasto
En la ĉefurbo de Nord-Irlando, dekoj da muregoj el brikoj, kiuj plu ekzistas hodiaŭ, simbolas dividon, sed estas nomataj «muroj de la paco». Konstruitaj ekde la jaro 1969, ili celis ĉirkaŭlimigi katolikajn kvartalojn disde protestantoj por deteni la konfliktojn. En 2013, la nord-irlanda registaro promesis malmunti iliajn restaĵojn en la 10 estontaj jaroj.