Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 septembre 2020 7 13 /09 /septembre /2020 21:15

13/09/2020

Akuzita, ke li ĝismorte ponardis sekurecan agenton en Ŝirazo dum la manifestacioj de 2018, Afkari, populara figuro de la irana sporto-medio, estis kondamnita je morto. La irana justico elsendis liajn konfesojn ĉe televido, sed la luktisto deklaris, ke li konfesis sian krimon dum torturo.

La irana ĉampiono de luktado Navid Afkari estis ekzekutita sabaton 12an de septembro en malliberejo de la urbo Ŝirazo, laŭ la irana registara amaskomunikilo IRNA. Tio okazis «malgraŭ internacia kampanjo vaste amaskomunikita postulante, ke la verdikto ne estu ekzekutita», substrekas CNN.      

La junulo 27-jara estis kondamnita je morto pro la murdo de sekureca agento, Hasan Turkman, dum manifestacioj en aŭgusto 2018 en Ŝirazo.

La "Internacia Olimpika Komitato" (IOK) sin deklaris «ŝokita» pro tiu anonco, substrekas la retejo de la kontinua usona televidkanalo :

«En liaj leteroj, Thomas Bach, la prezidanto de la IOK, sendis personajn alvokojn al la supera gvidanto kaj la Irana prezidento pasintan semajnon, kaj petis indulgon por Navid Afkari, samtempe respektante la suverenecon de la Islama Respubliko de Irano».

Laŭ CNN, Afkari estis ekzekutita post la rifuzo de la familio de la viktimo pardoni al li, kaj ebligi lin pagi monkompenson. La provinca tribunalo de Ŝiraz kondamnis ankaŭ la fratojn de la luktisto, Vahid kaj Habib Afkari, al 54 kaj 27 jaroj da prizono respektive, pro la murdo de Hasan Turkman.           

La irana justico akuzis Afkari, 27-jara, ke li ponardis sian viktimon, gardisto dungita de la akvo-kompanio en Ŝirazo, kaj «elsendis liajn konfesojn pasintsemajne», raportas Al Jazeera.

Sed laŭ la retejo de la katara televidkanalo, Navid Afkari deklaris, «ke li estis torturita por fari falsajn konfesojn», kaj lia advokato deklaris, «ke nenia pruvo pri lia kulpo ekzistas».

 

«Fari ekzemplon»

La "World Players Association" (WPA), internacia organismo, kiu reprezentas preskaŭ 85 000 profesiajn atletojn, jam antaŭe protestis kontraŭ la verdikto kaj petis, ke Irano «estu minacita de ekskludo el la olimpika movado, se la ekzekuto okazos», mencias CNN.

Laŭ la WPA, Afkari estis unu el la miloj da iranaj civitanoj, kiuj partoprenis en 2018 spontanajn manifestaciojn «kontraŭ la ekonomiaj malfacilaĵoj kaj la politika represio en Irano». «Sed li estis nejuste celita de la iranaj aŭtoritatoj», kiuj volis fari «ekzemplon» de tiu populara atleto, kaj timigi aliajn personojn, kiuj «aŭdacus plenumi siajn rajtojn, partoprenantaj al paca manifestacio».     

19/07/2020

Irano interrompis la proceduron pri ekzekuto de la tri manifestaciantoj kondamnitaj je morto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/irano-interrompis-la-proceduron-pri-ekzekuto-de-la-tri-manifestaciantoj-kondamnitaj-je-morto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }