Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 septembre 2020 1 14 /09 /septembre /2020 20:50
(ANTOINE LORGNIER / ONLY WORLD)

14/09/2020

En raporto nomita : Petrolo en Orienta Afriko: la komunumoj en danĝero", la Internacia Federacio por Homaj Rajtoj (IFHR) unuflanke kaj Oxfam aliflanke prezentas la rezultojn de du efik-studaĵoj dujaraj en la koncernataj areoj. 

La projekto de la giganta franca petrolkompanio Total flanke de la kompanioj ĉina CNOOC kaj brita Tullow planas ekspluatadon de nafto-kuŝejo malkovrita en 2006 en Ugando en la regiono de Albertlago, kaj konstruadon de oleodukto laŭlonge de 1 440 kilometroj, trapasante Tanzanion. 

Pli ol 12 000 familioj minacitaj 

Tiu projekto, se ĝi estos ĝisfine realigita, «tuŝos pli ol 12 000 familiojn», avertis respondeculino de la NRO Oxfam, Caroline Brodeur, dum reta gazetkunsido. Ŝi bedaŭregas, ke la komunumoj plu atendas, ne ricevante informojn pri la perdo de siaj teroj kaj pri sia reloĝado.    

«Multaj personoj jam spertis gravajn efikojn pro preskaŭ 20 jaroj da ekspluatado en la regiono», substrekas la raporto. 

La nafto-esplorado kaj la projektoj de disvolviĝo ĉirkaŭ la lago estis «makulitaj per perturbo de la tradiciaj vivmanieroj, gravaj malfruiĝoj de monkompensoj en la aĉeto de teroj, senposedigo de teritorioj, kaj malklaraj procezoj de reinstalado», substrekas la NeRegistaraj Organizaĵoj. La IFHR mencias devigajn elpeladojn kaj truditajn akiradojn, kun malaltaj monkompensoj.

«La entreprenoj kaŭzas gravajn sociajn malordojn – kiuj aparte suferigas la virinojn – akirante terojn por cedi la lokon al petrolo, ofte sen konforma konsultado», skribas la esploristino de la FIDH Maria-Isabel Cubides. Krome, la projekto havos konsekvencojn sur «ekosistemoj ekstreme malfortikaj en regiono, kies biodiverseco estas unu el la plej riĉaj en la mondo», substrekas la raporto. En Ugando interalie, la nafto-kuŝejoj situas ene de pluraj naturaj rezervejoj, unu el ili disvastiĝas ĝis la Murchison Falls, la plej granda nacia parko de la lando.

En reago transmetita al la franca novaĵagentejo AFP, Total forpuŝis kelkajn el la «asertoj» entenitaj en la raporto, interalie koncerne la premojn kontraŭ aktivuloj, sed sin deklaris decidigaj «daŭrigi utilan dialogon» kun la NROj kaj la komunumoj, kaj konsideri kelkajn el iliaj rekomendoj.

Total jam estas persekutita en Francio fare de ses NROj, kiu akuzas ĝin, ke ĝi ne enkalkulas la efikojn de la projekto kontraŭ la loĝantaroj kaj la medio. La komerca tribunalo de Nanterre, en la pariza ĉirkaŭaĵo, devas decidi pri la afero la 28an de oktobro.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }