Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 septembre 2020 6 12 /09 /septembre /2020 21:29

12/09/2020

La cindroj transformis la pejzaĝon de la okcidenta marbordo de Usono: kalcinitan, grizan, nerekoneblan. Pasintan vendredon, pli ol 20 000 fajrobrigadistoj plu luktis kontraŭ la flamoj, kiuj detruadas la usonan okcidentan marbordon.

Tiuj incendioj nutrataj de la sekeco kaj la perfortaj ventoj, okazigis almenaŭ 19 mortintojn, en Kalifornio kaj Oregono. Sed la guberniestro de Kalifornio Gavin Newsom avertis: ju pli la sukuristoj konkeras terenon fronte al la flamoj, des pli kreskas la nombro de mortintoj.     

Nord-okcidente de Kalifornio, la incendio nomita «August Complex Fire», kunigado de 37 fajroj, kaj kiu tuŝis la arbaron de Mendocino ekde la 17a de aŭgusto, fariĝis oficiale la plej vasta el la historio de tiu Ŝtato, kun pli ol 300 000 hektaroj bruligitaj.

Tiuj fajroj estis ampleksigitaj de altaj temperaturoj kaj sekega atmosfero, sed la guberniestro Newsom ĝojis, ke la meteologio «komencas kooperi», kun vento-malkresko kaj kelkaj pluvoj atendataj en la venontaj tagoj.

Ankaŭ la Ŝtato Vaŝingtono, norde de la okcidenta marbordo, estas tuŝata de tiu incendio, la dua plej grava iam registrita ĉi tie, post la fajroj de 2015. La guberniestro de la Ŝtato Jay Inslee rekte akuzis efikojn de la klimata varmiĝo.

«Tio ne estas natura fenomeno. Tio ne estas agado de Dio. Tio okazas, ĉar la homoj modifis la klimaton de la Ŝtato Vaŝingtono el impresa maniero», li subskribis.

En Oregono, duon-miliono da loĝantoj estis petataj evakui la regionon, kaj la damaĝoj estas gravegaj. Kelkaj forlasitaj domoj eĉ estis rabitaj, kio estigis plurajn arestadojn.

Sume, pli ol 400 000 hektaroj estis trakuritaj de la flamoj en tiu Ŝtato, kie tri mortintoj estis censitaj fare de la helpantoj, dum pluraj dekoj da aliaj personoj plu estas malaperintaj.  

21/08/2020

«Se vi neas la klimatan ŝanĝiĝon, venu en Kalifornion»: kvar mortintoj, miloj da personoj truditaj foriri, pli ol 10 000 fajrobrigadistoj mobilizitaj kontraŭ la incendioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/se-vi-neas-la-klimatan-sangigon-venu-en-kalifornion-kvar-mortintoj-miloj-da-personoj-truditaj-foriri-pli-ol-10-000-fajrobrigadistoj

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }