Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 janvier 2018 1 01 /01 /janvier /2018 17:41
Stringer/Anadolu Agency/Getty Images

01/01/2018

Kvar tagojn post la komenciĝo de la manifestacioj kontraŭ la potenco kaj la ekonomiaj malfacilaĵoj, kiuj tuŝis multajn provincajn urbojn kaj la ĉefurbon Teherano, la prezidento Hassan Rohani ekparolis por alvoki al kvietiĝo kaj kondamni la perfortojn. Li rekomendis ekzistadon de lokoj, en kiuj la homoj povu esprimi siajn kritikojn. Tamen manifestacioj daŭris ĉi-dimanĉon 31an de decembro en pluraj urboj de la lando. La noktaj perfortoj okazigis 10 mortintojn en la tuta lando, laŭ la irana televido.

Malgraŭ la alvoko de la Prezidento Rohani, kaj la adoptitaj aranĝoj, sporadaj manifestacioj okazis dimanĉon 31an de decembro en almenaŭ deko da provincaj urboj, kie manifestaciantoj atakis bankojn, publikajn konstruaĵojn kaj eĉ religiajn lokojn. Tiuj manifestacioj ŝajne estis malpli vastaj ol tiuj, kiuj okazis sabaton vespere. 

Du personoj tamen estis pafmortigitaj dum protestoj, kiuj tuŝis la urbon Izeh, sud-okcidente de Irano, asertis la loka deputito Hedajatollah Khademi. Li asertis, ke li ne scias, ĉu la pafoj venis de la manifestacioj, aŭ de la policistoj. Tiuj ĉi moderiĝas, malgraŭ la perforto de kelkaj manifestacioj. La bilanco de la noktaj perfortoj atingas 10 mortintojn, laŭ la irana televido. Post la surprizo de la unuaj tagoj, la irana potenco reagis fronte al manifestacioj kelkfoje perfortaj, kiuj de ĵaŭdo tuŝas multajn provincajn urbojn kaj malpli vaste, Teheranon.  

 

Admono kontraŭ tiuj, kiuj uzas perforton 

La ministro pri Internaj aferoj lanĉis admonon kontraŭ tiuj, kiuj uzas perforton kaj instigas malordon asertante, ke li estos punitaj pro siaj agoj.  

Same, la registaro limigis la aliron al la sociaj retoj, por malhelpi ilian uzadon fare de manifestaciantoj kaj opoziciaj grupoj, bazitaj eksterlande, por alvoki al kolektiĝoj.

La prezidento Rohani, forpuŝante la perfortojn, provis samtempe kvietigi la situacion, asertante la necesecon krei lokojn, en kiuj la homoj povu esprimi siajn kritikojn, kaj eĉ pace manifestacii. Ĉiaokaze, la protestmovado estis malforta en Teherano, kie nur pluraj centoj da personoj manifestaciis en urbo, kiu enkalkulas pli ol ok milionojn da loĝantoj   

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }