Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 avril 2020 4 09 /04 /avril /2020 21:12

09/04/2020

La Orang Asli, kiuj jam vivas sub la malriĉa sojlo, kaj suferas pri misnutrado, sentas sin aparte vundeblaj fronte al la vastiĝo de la kronvirusa epidemio.

La Malajzianoj nomas ilin «Orang Asli» «praaj homoj». Ili estas ĉirkaŭ 200 000, vivas en la malajzia duoninsulo, kaj ne atendis la oficialan trudizoliĝon por protekti sin kontraŭ la nova viruso.

«Eĉ antaŭ la deklaro de trudizoliĝo, multaj komunumoj barikadis sian vilaĝon. Nun, pro tio kaj pro la malfacilaĵoj trovi manĝaĵon kaj laboron, komunumoj, kiuj vivis apud la arbaro decidis eniri en la arbaron: unue por libervole izoliĝi, kio estas komprenebla decido por ili en tiaj cirkonstancoj, kaj por sin nutradi per si mem», rakontas Colin Nicholas, kiu laboras ĉe la Center for Orang Asli Concerns.

         

Bariloj  

Sur la fotoj diskonigitaj de la asocio, flagrubandoj estas videblaj, sur kiuj estas skribitaj: «Malpermesita al la fremduloj». Bariloj el fajnaj kaj dikaj trunkoj estas interplektitaj, por malhelpi pasadon eĉ de viro aŭ motorciklo.

Tiun radikalecon, Colin Nicholas eksplikas simple: «Tiujn lastajn jarojn, ĉiuj problemoj, kiujn ili alfrontis devenas de la ekstera mondo, jen arbohakistoj, jen entrudiĝoj sur iliaj teroj, jen projektoj pri disvolviĝo, kiuj detruas iliajn loĝlokojn, jen malsanoj. Tion, ili ja scias: ĉio, kio estas malbona al ili devenas de ekstere».

La periodo, kiu sekvos la kronvirusan krizon ankaŭ maltrankviligas Colin Nicholas: kvankam 40% el la "Orangs Asli" havas rilaton kun la monekonomio, kiel agrikulturaj taglaboristoj, multaj ne estas registritaj en la administracioj, kaj ne ricevas helpon de la malajzia registaro.

                      

Aranĝoj pri trudizoliĝo 

Same kiel multaj aliaj Ŝtatoj, Malajzio ordonis al siaj civitanoj, ke ili restadu hejme, por eviti vastiĝon de la kronviruso. De post meze de marto, ĝi ankaŭ malpermesis al la fremdaj vojaĝantoj, ke ili eniru sur sian teritorion, kaj ne permesas al siaj loĝantoj, ke ili forlasu la landon.

Plejparte el la infektoj en la lando estas ligitaj al Islama tutmonda kolektiĝo, kiu okazis fine de februaro, kaj al kiu partoprenis preskaŭ 200 000 personoj, venintaj de Bangladeŝo, Filipinoj, Brunejo, Singapuro aŭ Tajlando.         

04/04/2020

Por la indiĝenaj popoloj, la kronviruso «reprezentas veran minacon de ekstermo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/por-la-indigenaj-popoloj-la-kronviruso-reprezentas-veran-minacon-de-ekstermo.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }