Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mars 2017 5 17 /03 /mars /2017 19:00

17/03/2017

Brazilanoj mobiliziĝis kontraŭ la reformo de la emeritaj pensioj: hieraŭ, manifestacioj okazis en preskaŭ ĉiuj ĉefurboj de la ŝtatoj de la lando, kontraŭ modifo de la sistemo de pensioj, dezirata de la prezidento Michel Temer.

Kolizioj okazis en Rio, en Braziljo, kie la ministrejo pri Ekonomio estis mallonge okupata de pluraj centoj da maldekstraj aktivuloj, interalie de la Movado de la Senteruloj.

La eks-presidento Lula partoprenis la mobilizadon. Laŭ li, Michel Temer plenumis puĉon kontraŭ la maldekstro, kontraŭ la laboristaro, kaj kontraŭ jaroj da socia progreso kaj sekureco.

La reformo de la emeritaj pensioj fare de tiu, kiu anstataŭis Dilma Rousseff, ĉekape de la unua ekonomio de Latin-Ameriko, estas unu el pluraj rigorecaj aranĝoj, celantaj solvi la krizon, kiu tuŝas la landon – la plej grava, kiun ĝi spertis. La senlaboreco atingas 12,6%, kaj la MEP malkreskis por la dua fojo, malkresko je 3,6% en 2016, post 3,8% en 2015.

Post aprobo fare de la Kongreso, konservi la publikajn financojn samnivele ol nun, dum la dudek venontaj jaroj, la alia plej grava reformo antaŭvidas fiksi la minimuman aĝon pri emerito je 65 jaroj, kio estas radikala ŝanĝo en lando, kie la laboristoj povas emeritiĝi je 54-jaraĝa.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }