Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mars 2017 5 17 /03 /mars /2017 10:03

17/03/2017

En Danio, video denuncas la diskriminaciajn aranĝojn, kaj ties efikon al la infanoj. Ĝi estis rigarditaj pli ol du milionojn da fojoj en du semajnoj en la sociaj retoj. Realigita de la komunikad-societo "Gorilla média", post aranĝo decidita de la Parlamento kontraŭ migrad-devenantaj personoj, ĝi enscenigas danajn infanojn, kun eksterlandaj originoj.

Kvar vizaĝetoj de knaboj kaj knabinoj dek-jaraj, blanka fono kaj kelkaj notoj de piano… La infanoj respondas unu post la alia al la demandoj de viro.

Unua demando: «De kie vi venas?»   

Unuanima kaj evidenta respondo: «Danio».

Dua demando: «Ĉu vi certas? Kial?»

Unu el ili respondas: «Jes, ĉar mi naskiĝis ĉi tie, kaj mi havas multajn amikojn».  

La viro tiam ripetas frazon eldiritan de la deputito de la "dana Populara partio" Martin Henriksen: «Ne, vi ne estas dana. Se la tuta mondo venas en Danion, kaj havas gefilojn ĉi tie, ĉu tiuj infanoj estas Danaj, laŭ vi?». 

Maldekstra bildo: Radil, unu el la infanoj, kiuj esprimiĝas en la video de Alex Sabour. Kradvortoj: #JegErDansk (#IAmDanish).Gorilla Media 

Video, kiu intence aperas ŝoka, por denunci 

Tiam, ni vidas sur iliaj vizaĝoj la nekomprenemon de la infanoj. Rigardo surprizita, malĝoja, kapo mallevita, iu infano respondas: «Sed, mi sentas min Dana, mi amuziĝas ĉi tie, en Danio. Mi naskiĝis kaj kreskis ĉi tie, mi havas multajn amikojn». La aliaj ne reagas, kaj la video lasas lokon al longaj minutoj da silento.

La video estigas polemikon en Danio. La ministrino pri Migrado kaj Integriĝo aparte kondamnis la «uzadon de tiuj infanoj. Tio estas morale riproĉinda, sensenca kaj aĉa», laŭ ŝi. La reĝisoro siaflanke, sin defendas kaj rebatas, ke «la infanoj estas nek stultaj, nek surdaj, nek blindaj. Ili spektas televidon, aŭskultas radioaparaton, kaj uzadas interreton». Li denuncas la «hipokritecon» de la personoj, ŝokitaj de la video.

Grundo-juro (Jus soli), plu valida en la lando

La origino de la afero kuŝas en teksto alprenita pasintan monaton de la dana Parlamento, por ke la «Danoj sen migrantaj prapatroj» ne estu malplimulto en la kvartalo, kie la procento da migrantoj aŭ idoj de ne-okcidentaj migrantoj, superas 50%. La reĝisoro memorigas tiun eventon komence de la video. Li tiel sendas mesaĝon al la politikuloj. Knabinoj ploras, ĉar la viro diris al ŝi, ke ŝi ne estas Dana. Ŝi konkludas per tiuj kelkaj vortoj: «Karaj politikuloj, memoru pri kiu vi parolas».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }