Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mars 2017 7 19 /03 /mars /2017 14:05

19/03/2017

En Gabono, la ministrejo pri Internaj aferoj decidis vendredon 17an de marto malpermesi ĉiujn aktivecojn de la Nacia konvencio de la sindikatoj en la eduksistemo (Conasysed). La motivoj elvokitaj estas: evidenta malordigo de la publika ordo, malhelpo al la libereco de la laboro, perfortoj kaj atencoj kontraŭ personoj. La reagoj de la respondeculoj de la organizaĵo rapide okazis. Sabaton en Librevilo, dum gazetkunsido, tiu ĉefa sindikata koalicio en la eduksistemo deklaris, ke ĝi ne akceptos tiun decidon.

La decido de la registaro surprizis la sindikatanojn. Emociita, Simon Ndong Ezo, ĝenerala delegito de la "Conasysed", legis deklaracion, rapide redaktitan.

«Tiu decido konsistigas misformalaĵon, kies enhavo estas nula kaj nevalida pro la fakto, ke ministreja decido ne superas la internaciajn konvenciojn, kiuj asertas ke la sindikatoj ne povas esti objekto de malfondo aŭ provizora eksigo, pere de administra aranĝo

Daŭrigi la strikon

En intervjuo marĝene de tiu deklaro, Simon Ndong Ezo alvokis la instruistojn, al daŭrigo de la striko. «La striko daŭras, ĉar ni ne intertraktadis. Sen intertraktadoj, ni asertas: «no money, no school» («Sen mono, neniu kurso»)                               

La "Conasysed" agnoskas, ke ĝia striko grave tumultigas la gabonajn lernejojn, sed rifuzas preni sur sin la kulpigon de senlerneja jaro.

«Kompreneble ili volas, ke la nacia opinio akceptu la senlernejan jaron, pretekste ke la sindikatoj strikas! Tamen, malfermo de intertraktadoj ebligus haltigon de la striko.»     

Novaj klasĉambroj   

La instruistoj strikas por postuli pagon de pluraj kromsalajroj, nepagitaj salajroj, kaj konstruadon de novaj klasĉambroj. La registaro agnoskis la plenrajtecon de tiuj postuloj sed asertis, ke ĝi ne havas sufiĉe da mono, por pagi tuj sian ŝuldon.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }