22/06/2015
Retpaĝaro enhavanta manifeston favore al blanka hegemoniismo estis trovita, enhavanta dekojn da fotoj de Dylann Storm Roof, suspektito kiu konfesis la murdon de naŭ personoj en Preĝejo frekventata de nigruloj en Ĉarlestono, merkredon 17an de junio. Sur la fotoj : armiloj, usona flago kiun li bruligas, aŭ liaj vizitoj al tomboj de konfederacianoj (sudistoj)
La teksto enhavas apartigitajn paragrafojn pri nigruloj, judoj, hispanoj, orient-azianoj, patriotismo, kaj finfine « klarigon ». Li apartigas la diversajn menciitajn grupojn precizigante en la paragrafo pri nigruloj, ke ĝi « estas la grupo, kiu prezentas la plej gravan problemon por la Usonanoj ».
La ĵurnalo New York Times, kiu raportas la novaĵon, same kiel La Reppublica aŭ Daily Beast, precizigas:
« Ni vere scias, nek kiu skribis la tekston, nek kiu fotis »
La domajna nomo estis registrita en februaro 2015, sub la nomo de Dylan Roof.
Fine de la teksto, li tamen precizigas :
« Mi ne havas elekton. Mi ne povas, tute sola, iri en la geton kaj batali. Mi elektis Ĉarlestonon, ĉar ĝi estas la plej historia urbo de mia Ŝtato, kaj kiu iam havis la plej altan kvocienton da nigruloj kompare kun blankuloj, en la lando. Ni ne havas razkapulojn, ne veran KKK, iujn kiuj agadus anstataŭ paroli en Interreto. Nu, iu devas havi kuraĝon agadi en la vera mondo, kaj ŝajnas ke tiu ulo, estas mi ».
Tute strange, la filmo kiun li citas, American History X, tamen rakontas historion pri pardonpeto de blanka hegemoniisto, kiu ekkonscias pri siaj krimoj en malliberejo, kaj post liberigo provas eltiri sian pli junan fraton el ilia rasisma medio.
En lia retpaĝo, ni povas legi :
« Mi vidas ĉiujn ĉi okazaĵojn, kaj mi vidas neniun por ŝanĝi ion ajn. Kaj tio koleras min ».
« Mi citos mian preferatan filmon : Eĉ se mia vivo valoras malpli ol polvero, mi volas uzi ĝin por la bono de la socio »