Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juin 2013 2 04 /06 /juin /2013 21:12
Fiŝoj GMO pli kaj pli dikaj kaj voremaj (generacio post generacio)

04/06/2013

Ties kritikantoj nomas ĝin « frankenfiŝo-n » : salmo genetike modifita kiu grasiĝas dufojon pli rapide ol siaj naturaj samspeculoj, nomita « quAdvantage » de siaj kreintoj.

Ĝi povus esti tre baldaŭ surmerkatigita en Usono. AquaBounty Technologies, la entrepreno kiu kreis tiun fiŝon, certigas ke ekzistas neniu risko de dissemado en la naturo.

Kaj se tio tamen okazus kaj ke pluraj el tiuj bredataj salmoj fuĝus ? La hipotezo estis studata de la Memorial University (Kanado). La rezulto estas terura. La salmoj genetike modifitaj estis krucigitaj kun sovaĝaj trutoj : 40% el la hibridaj idoj devenantaj de tiu krucaĵo heredas de la geno genetike aldonita al la genomo de ties gepatroj (geno de angilo kiu rapidigas la kreskadon). Kaj tiuj hibridoj kreskas eĉ pli rapide ol la salmo kreita de Aquabounty!

La transgenaj salmoj AquAdvantage atingas maturecon post 18 monatoj, anstataŭ tri jaroj por la « naturaj » salmoj.

Ilia pezo pliatiĝas po 1,9% tage (kontraŭ 1,5 kaj 1,7% por la « naturaj » salmoj kaj trutoj).

Kaj la pezo de ties hibridaj idoj en medio duon-natura – la basenoj uzitaj por la eksperimento – kaŭzis malpliiĝon je duono de la kreskado de la sovaĝaj salmoj. Tio estas logika : ili alproprigas al si ĉiujn nutraĵojn.

Kaj se la idoj de tiuj hibridoj mem kreskados eĉ pli rapide ? Ĉu katastrofa scenaro ?

Fiŝoj duon-salmo duon-truto kun geno de angilo

Eble la hibridaj salmoj malpli bone elturniĝus en natura medio? Eble la krucaĵo inter specioj estas pli maloftaj en natura medio. AquaBounty asertas ke ĝi nur produktas salmojn femalajn, steriligitajn. La steriligado tamen efikas nur je 99%, allasas la entrepreno.

Ĝi atendas permeson de la Food and Drug Administration de Usono por surmerkatigi siajn trangenajn salmojn.

Ĉu tiuj rezultoj ne kuraĝigos la kreantojn de bestoj GM eksperimenti aliajn krucaĵojn inter specioj? Ĉu la produktantoj de salmoj GM ne provos, por pliigi siajn rendimentojn, procedi je kelkaj eksperimentoj ne permesitaj, tial ke la hibridaj idoj havas netan « komparativan avantaĝon » sur siaj gepatroj? Kiu povas aserti ke tiuj breditaj salmoj, « izolitaj » en basenoj, ne retroviĝos masive en la akvoj kie ilia multobliĝo iĝos nekontrolebla ?

La transdono de angila geno al fiŝoj duon-salmo duon-truto starigas novajn demandojn pri la besta transgenezo, dum porkoj genetike modifitaj per geno de muso atendas surmerkatigan permeson en Kanado.

Kaj la transgenaj kokidoj, kaprinoj kun geno de araneo, kunikloj kaj fiŝo-zebroj fluoreskaj jam eliras el la bioteknologiaj laboratorioj. Ĝis nun, neniu ankoraŭ pensis pri fabrikado de ŝarkoj GMO…

http://www.bastamag.net/article3102.html?utm_source=feedly

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }