Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juin 2013 2 04 /06 /juin /2013 13:11
Turkio : du personoj mortigitaj dum la manifestacioj

04/06/2013

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=59XPBtofVGA

Junulo 22-jara mortis lundon 3an de junio en malsanulejo post pafoj dum manifestacio sude de Turkio. La pafanto ne ankoraŭ estas identigita, indikis la privata televid-ĉeno BTV, citante komunikaĵon de la loka registaro de la provinco Hatay, apud la siria landlimo.

Laŭ parlamentisto de la ĉefa opozicia partio, Hasan Akgol, Abdullah Comert estis membro de la Junulara sekcio de la Partio de la Respublika Popolo. La polico komencis enketon pri la cirkonstancoj de la morto, la dua rilatanta al la manifestacioj kiuj skuas la landon de preskaŭ unu semajno.

La morto de la unua persono estis fakte sciigita iom pli frue de Unuiĝo de turkaj kuracistoj : temis pri junulo mortigita dimanĉon vespere en Istanbulo de veturilo kiu frapis la homamason.

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=U__NeIouhYM

ALVOKO AL STRIKO

Indiko de pligravigo de la popola malkontenteco, unu el la plej gravaj turkaj sindikat-centraloj alvokis al dutaga striko ekde mardo por denunci la uzadon de « teroro » fare de la Ŝtato kontraŭ la protestantoj.

Prefere maldekstra, la Konfederacio de sindikatoj de la publika sektoro, kiu anoncas 240.000 aliĝintojn kunigitan en 11 sindikatoj, opiniis ankaŭ ke la perforteco de la represio esprimas la « malinklinon al demokratio » de la reganta registaro islamo-konservativa.

Por la unua fojo de post la komenco de la movado, en Ankaro, la polico disigis lundon vespere per plorigaj gasoj kaj akvo-kanonoj grupojn malfavorajn al la islamo-konservativa registaro de Recep Tajjip Erdogan.

Siaflanke, la turka ĉefministro neis iun ajn ordoneman miskonduton kaj forĵetis la ideon de « turka printempo », eĉ asertante el Maroko, kie li vojaĝas, ke la situacio estas kvietiĝonta en sia lando.

(…)

PLI OL MIL VUNDITOJ EN ISTANBULO

La istanbula borso malfermis sian lundan sesion en malaltiĝo de 10,47%, esprimante la maltrankviliĝon de la financaj merkatoj. Sekve, la turka liro ankaŭ krude malaltiĝis. De vendredo, la protestado de grupeto de asociaj aktivistoj kontraŭ la projekto de detruado de publika parko en Istanbulo iom post iom atingis la tutan Turkion.

Akuzata pri ordonema miskonduto kaj « islamigado » de la turka socio, S° Erdogan devas fronti protest-movadon el tute nova amplekso de post la alveno al potenco de sia Partio por Justeco kaj disvolviĝo en 2002.

La perfortoj de la tri pasintaj tagoj okazigis pli ol mil vunditojn en Istanbulo kaj almenaŭ 700 en Ankaro, laŭ la organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj kaj la sindikatoj de kuracistoj de ambaŭ urboj.

Turkio : du personoj mortigitaj dum la manifestacioj

Tiuj ciferoj ne estis konfirmataj de la aŭtoritatoj, la ministro pri internaj aferoj Muammer Güler elvokis dimanĉon bilancon de 58 civitanoj kaj 115 policistoj vunditaj dum la 235 manifestacioj listigitaj inter pasintan mardon kaj dimanĉon en 67 urboj.

La perforto de la represio, amplekse elvokita en la turkaj sociaj retoj, estigis multajn kritikojn en la okcidentaj landoj, aparte en Usono, Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando.

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=RgBRGl341ZA

http://www.youtube.com/watch?v=Rs27jCC178I&list=UUNwGZGYteEB64ywTGCn0w2g&feature=player_embedded

http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/06/04/un-jeune-homme-tue-dans-les-manifestations-en-turquie_3423378_3214.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }