Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 juin 2012 2 12 /06 /juin /2012 19:39

-inio-copie-1.jpg 12/06/2012

Pli ol mil laboristoj migrantaj ribelis en la urbo Rujan, okcidente de Ĉinio, post la morto de unu el ili en konfuzaj cirkonstancoj. La laboristoj sukcesis repuŝi, dum kelkaj horoj, la policistojn. Amatoraj bildoj de la okazaĵoj eliris el la lando, malgraŭ la cenzuro.

Laŭ la loka registaro, la popolribeloj eksplodis pro la morto de Yang Shi, juna migranto 19-jara. La manifestaciantoj akuzas lian dunganton ke li mortigis lin dum konflikto pri la pago de la laboristo.

Laŭ la oficiala agentejo Xinhua, milo da migrantoj direktiĝis al konstruaĵo de la surlokaj aŭtoritatoj postulante klarigojn pri la morto de sia kolego. Ili sukcesus trapasi la barilon situatan ĉe la enirejo de la konstruaĵo kaj ekdetruus veturilojn.

La retejo « Ĉina jasmena revolucio » (reference al la « jasmena revolucio » en Tunizio) aldonis precizecojn kaj enretigis plurajn fotojn kaj videojn pri la evento. Laŭ tiu informfonto, la violenta ondo ekkomencis post subten-deklaracio de la lokaj aŭtoritatoj al la responsuloj de la uzino akuzita de la manifestaciantoj. La retejo aludas pri pluraj miloj da migrantoj kiuj partoprenis tiun mobilizadon.    

Tiu video, kiu ŝajnas filmita de manifestacianto, malaperis de la partiga video-retejo ĉina Yuku, sed estas plu videbla en Youtube kaj kondukas al la aktivista retejo « Ĉina jasmena revolucio ». Ni vidas policistan grupeton, protektitan per kaskoj kaj ŝildoj, rifuĝantan malantaŭ konstruaĵo dum la homamaso kolerkrias. Ĉe la minuto 1’06, la manifestaciantoj atakas la policistojn per ĵetaĵoj, trudante tiujn-ĉi al forfuĝo. La aktivista retejo asertas ke la policaj helpotrupoj poste alvenis por kontroli la situacion kiu trankviliĝis dum posttagmezo. 

Laŭ la agentejo Xinhua, la polico finfine trudis la dunganton pagi la sumon de 300.000 juanojn (t.e 38.400 eŭrojn) kiel kompensaĵo favore al la familio de la viktimo. Informaĵo kiu ne estis konfirmata per aliaj informfontoj.

Laŭ oficialaj studaĵoj ĉirkaŭ 90.000 « amasaj incidentoj » okazas ĉiujare en Ĉinio, cifero kiu estus memvole sub-taksita de la aŭtoritatoj de Pekino. Kaj maloftaj estas la bildoj de tiuj incidentoj kiuj sukcesas trapasi la cenzuran barilon.

http://observers.france24.com/fr/content/20120601-matinee-emeutes-apres-mort-travailleur-migrant-chinois-ruian-chine-manifestations 

http://www.molihua.org/2012/05/2-20.html 

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=QpwR1Gh093w 

http://www.youtube.com/watch?v=rPWyGgyt2zw&feature=player_embedded 

http://www.youtube.com/watch?v=rPWyGgyt2zw&feature=player_embedded 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }