23/02/2013
http://www.dailymotion.com/video/xxqfhr_espagne-une-maree-humaine-contre-l-austerite_news
Kontraŭ rigoreco kaj koruptado, « civitana tajdo » estas atendita hodiaŭ en Madrido kaj en pluraj dekoj da hispanaj urboj, en momento kiam la lando spertas eksplodan situacion de senlaboreco kaj recesio, sin demandas pri la institucioj ŝancelitaj de multaj skandaloj.
« Ne al la puĉoj de la merkatoj », por « vera demokratio », por defendo de la publikaj servoj : la agitvortoj estas multaj por tiu « civitana tajdo » de la 23a de februaro, datrevena tago de la provo de militista puĉo kiu terurigis la junan hispanan demokration, la 23an de februaro 1981.
Funkciuloj, instruistoj, kuracistoj kaj flegistinoj, feministaj movadoj, ekologiistaj asocioj, etaj politikaj partioj, indignigaj grupoj aŭ ministoj de de Hispana nordo kolektiĝos en kvar punktoj en Madrido antaŭ ol konverĝi sabaton vespere al la placo de Neptuno, apud la Kongreso de deputitoj.
« En 1981, post la militista puĉo, la civitanoj masive manifestaciis por defendi liberecon kaj demokration. Hodiaŭ, 32 jarojn poste, ni alvokas ĉiujn civitanojn, ĉiujn asembleojn kaj ĉiujn kolektivojn amasiĝi en tago de mobilizado », lanĉis la platformo 23F.
La platformo denuncas pelmele « la perfortajn politikojn de sociala rigoreco » kaj « koruptadon kaj perdon de legitimeco de la institucioj », kaŭzo en Hispanio « de la plej grava krizo de demokratio en la lastaj jardekoj ».