22/02/2013
Laŭ studaĵo plenumita de usona NRO « Oceana », triono el la fiŝoj venditaj en la nutraĵvendejoj kaj restoracioj en Usono estas misetikeditaj.
Sur la usona teritorio, kiam la konsumantoj aĉetas triglon, oni donas al ili tilapion. Anstataŭ soleo, ili akiras pangon. Kaj la Ŝinuk salmono en la superbazaroj fakte estas bredada fiŝo.
http://en.wikipedia.org/wiki/Red_mullet
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tilapio
http://en.wikipedia.org/wiki/Common_sole
http://en.wikipedia.org/wiki/Panga
http://en.wikipedia.org/wiki/Chinook_salmon
Laŭ Oceana, tia anstataŭo esta kutima en Usono. La NRO testis pli ol 1.200 specimenojn elprenitajn en preskaŭ 700 vendejoj tra la lando. Kaj la rezultoj estas konsternaj!
Laŭ la studaĵo, 18% el la magazenoj vendas fiŝojn misetikeditajn, 38% el la restoracioj faras same. Kaj la erara procento altiĝas al 74% en la restoracioj de suŝio!
Se nur temis pri trompitaj konsumantoj pri la varo, tio ne estus tro grava. Sed en kelkaj kazoj, la fraŭdo estas danĝera. Fakte, 84% de la specimenoj da blanka tinuso fakte estas eskolaro, fiŝo kiu povas provoki gravajn digestajn perturbojn.
http://de.wikipedia.org/wiki/Escolar
Entute, la NRO asertas ke ĉiu tria fiŝo ne koincidas kun la etikedo ; ne sukcesante, tamen, determini ĉe kiu momento la fraŭdo okazis.
En siaj konkludoj, Oceana sugestas efektivigon de integra spurebleca sistemo de la fiŝkaptistaj fiŝoj ĝis la konsumantaro kiu, se ne, estos trudita fiŝkaptadi mem siajn fiŝojn.
http://www.rfi.fr/ameriques/20130222-etats-unis-tiers-poissons-vendus-sont-mal-etiquetes