Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 août 2021 1 30 /08 /août /2021 14:21

30/08/2021

De dimanĉo, la uragano Ida detruas la sud-orientan marbordon de Usono, dek ses jarojn precize post la detrua uragano Katrina.

Dek ses jarojn post la detrua uragano Katrina, kiu detruis Luizianon, okazigante 1 836 viktimojn kaj 108 miliardojn da dolaroj (ĉirkaŭ 91,5  miliardojn da eŭroj) da damaĝoj, la sud-orienta marbordo de Usono estas denove frapita de uragano, nomita Ida. Ĝi estis klasifikita je la 4-a kategorio, (el la kvin gradoj de la skalo de Saffir-Simpson) fare de la Nacia Centro pri Uraganoj (NCU), antaŭ ol esti subklasifita al la 1-a kategorio, kiam ĝi trafis la teron dimanĉon 29an de aŭgusto.

Dum ventoj po 120 kilometrojn hore estis konstatitaj, burasko po 277 kilometrojn hore ŝajne estis registrita de la meteologiaj servoj de Nov-Orleano. En Tvitero, kelkaj retanoj filmis la akvo-trombojn, kiuj alfluadas al la urbo Nov-Orleano. Preskaŭ 400 milimetroj da pluvoj estas atenditaj, t.e ekvivalento al jaro da pluvo en Parizo.

La Nacia Centro pri Uraganoj opinias, ke la nivelo de la oceano jam superis ĝis metro kaj duono sian kutiman averaĝan altiĝon en pluraj lokoj. La tempesta ondo ankaŭ haltigis la flukvanton kaj inversigis la fluadon de la rivero Misisipo. Laŭ la usona servo Geological Survey, tiu fenomeno estas ekstreme malofta.

Fine, dimanĉon vespere, la urbo Nov-Orleano estis plonĝita en mallumon, senigita je elektro. John Bel Edwards, la guberniestro de Luiziano, petis de siaj kuncivitanoj, ke ili restu hejme ĝis la fino de la tempesto. Tio ne malhelpis dramon : viro 60-jara mortis, mortigita de la falo de arbo sur lia domo.

Post Elsa, Grace, Henri, tio estas la kvara uragano en Norda Atlantiko de post la komenciĝo de la ciklona sezono. Jam en 2020, tiu ĉi estis escepta, kun tridek nomitaj tempestoj, inter kiuj dek ses fariĝis uraganoj. Laŭ Matthieu Lengaigne, esploristo pri oceanografio, ĉe la Miksa Unuo pri Esplorado Marbec, la klimata varmiĝo kulpas pri la pligraviĝo de tiuj meteologiaj fenomenoj.  

« Kun la klimata ŝanĝiĝo, la temperaturoj de la supraĵaj akvoj altiĝas. Nu, ili estas la fuelo de la ciklonoj. Super varmigaj oceanoj, tiuj ĉi elĉerpas multe pli da energio en humidigita atmosfero », li eksplikis tiam al la retejo Reporterre.

09/01/2020

En 2019, la klimata ŝanĝiĝo kaŭzis 15 katastrofojn en la mondo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/en-2019-la-klimata-sangigo-kauzis-15-katastrofojn-en-la-mondo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }