Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 août 2021 2 31 /08 /août /2021 21:24
Jason Armond / Los Angeles Times

31/08/2021

Pasintan lundon en Norda Kalifornio, proksime de lago Tahoe, la perforta arbara fajro nomita Caldor, trudis la loĝantojn kaj la turistojn fuĝi la incendion, kiu plivastiĝas de antaŭ du semajnoj. Ĝi proksimiĝis al la marbanejo tra la arbaroj en la montoj de la Sierra Nevada.

La usona Arbara agentejo deklaris, ke ĝi adoptis nekutiman aranĝon : fermi la 18 naciajn arbarojn de Kalifornio al la publiko dum 17 tagoj ekde ĉi-merkrede, meze de sezono de arbaraj fajroj, kiu anonciĝas kiel unu el la plej katastrofaj iam registritaj.

La fajro kondutas « eksternorme laŭ nia sperto », deklaris la agentejo, kiu bedaŭras, ke la rimedoj estas « ege limigitaj » pro la multaj grandaj incendioj, kiuj brulas en Kalifornio, kaj en ĉirkaŭ dek du aliaj Ŝtatoj.

Josh Edelson/AFP via Getty Images

Ordono pri evakuado por 22 000 loĝantoj

Dum tiu sezono, pli ol 6 800 arbaraj fajroj detruadis 68 000 hektarojn nur en Kalifornio, el kiuj granda parto situas sur la teroj administrataj de la Arbara agentejo. En 2021, la etendaĵo de la flamoj ŝajne superos la pasintjaran rekordon.

La Caldor-fajro, apud la lago Tahoe estas unu el la plej detrua dum la somero. Ĝi etendiĝas laŭ pli ol 71 740 hektaroj de post la 14a de aŭgusto. Lundon, la fajrobrigadistoj sukcesis reteni ĝin je nur 14%.    

Evakuado estis ordonita koncerne plurajn areojn, interalie parto de la gubernio El Dorado sude de la lago Tahoe, kiu kovras la landlimon inter Kalifornio kaj Nevado. Tiu regiono estas tre ŝatata pro sia banado, plezurnavigado, ekskursado kaj tendumado.    

La tuta areo de South Lake Tahoe, kiu enkalkulas ĉirkaŭ 22 000 loĝantojn ricevis ordonon evakui. La unuaj intervenantoj pord-al-porde instigis la homojn foriri, kaj la lokaj malliberejoj estis malplenigitaj, deklaris Mark Ghilarducci, direktoro de la kalifornia buroo pri urĝaj servoj, dum informkunveno.   

21/08/2020

«Se vi neas la klimatan ŝanĝiĝon, venu en Kalifornion»: kvar mortintoj, miloj da personoj truditaj foriri, pli ol 10 000 fajrobrigadistoj mobilizitaj kontraŭ la incendioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/se-vi-neas-la-klimatan-sangigon-venu-en-kalifornion-kvar-mortintoj-miloj-da-personoj-truditaj-foriri-pli-ol-10-000-fajrobrigadistoj

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }