Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 janvier 2020 7 26 /01 /janvier /2020 16:29
Bildo: FOR LA SKISTOGASON

26/01/2020

La popolaj manifestacioj, kiuj metis finon al la regno de Bouteflika plu plenigas la stratojn kaj postulas radikalan ŝanĝon de la reĝimo.

En multaj urboj de la lando, dekoj da miloj da manifestaciantoj surstratiĝis okaze de tiu 49-a vendredo de la movado Hirako, por atentigi la potencon, kaj reaserti sian volon daŭrigi paceman lukton ĝis plena realigo de siaj postuloj.

En Alĝero, la polico sin deplojadis multnombre ekde la mateno en pluraj lokoj de la ĉefurbo, interalie apud la moskeo Al-Rama kaj la nacia sidejo de la RCD, juĝata kiel strategiaj lokoj por ekiro de manifestacioj. La polico aliparte petis de la RCD, ke ĝi limigu sian sidejon al la solaj administraciaj aferoj, elvokante la ĝenojn kaj kolektiĝojn, kiuj povus okazi.      

Provizitaj per la nacia kaj berbera emblemoj, fotoj de martiroj de la milito kontraŭ Francio, kaj malliberuloj de la Hirako, afiŝtabuloj surhavantaj diversajn agadvortojn kaj aliajn popolajn postulojn, la manifestaciantoj firme esprimis sur la tuta nacia teritorio sian decidemon daŭrigi sian movadon ĝis realigo de tia nova Alĝerio, ĝisfunde justa kaj demokratia, kia ĝi estas revata de generacioj da Alĝerianoj.

Tiu 49-a tago de la movado Hirako, koleris specife kontraŭ la skistogaso. Jen en Alĝero,  Tlemcen, Medea,  Mila, Konstantino, Setif, Beĵaia,  Anaba, Gelma, Buira, Tlemceno, Jijel, Ŝlef, Bordj Bou Arreridj, El Bayadh, Tizi-Uzu, Mostaganemo… la manifestaciantoj, krom la famaj sloganoj pri la reĝimŝanĝo, la malŝparado de riĉaĵoj, kaj la malliberigo de la enkarcerigoj, postulis firme de la aŭtoritatoj, ke ili forgesu por ĉiam la uzadon de skistogaso.

«For la sistemon», «Civila, ne milita ŝtato», «Liberigu la politikajn malliberulojn», «Allahu Akbar Karim Tabu», «Ni ĉiuj estas la filoj de Amiruŝ», «Kontraŭ la skistogaso», «Skistogaso estas danĝero por la Alĝerianoj»… jen la ĉefaj sloganoj svingitaj dum tiu nova tago de la Hirako, kiu disvolviĝis, krom kelkaj streĉitecoj kaj arestadoj en Alĝero, en paca kaj trankvila etoso.   

10/12/2019

Alĝerio: novaj manifestacioj de studentoj esprimas sian rifuzon de la prezidenta baloto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/algerio-novaj-manifestacioj-de-studentoj-esprimas-sian-rifuzon-de-la-prezidenta-baloto.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }