
27/01/2020
En 2019, la "Internacia Organizaĵo por la migradoj", nombris 1 283 mortintojn en Mediteraneo.
La 27an de januaro 2020, preskaŭ 500 migrantoj sukuritaj fare de du humanitaraj ŝipoj en Mediteraneo, marvaste de la libiaj marbordoj, plu atendas sekuran havenon, en Malto aŭ Italio, por finfine elŝipiĝi.
Plejparte el tiuj migrantoj, 407, troviĝis sur la Ocean Viking, humanitara ŝipo frajtita de SOS Mediteraneo, partenerece kun "Kuracistoj sen Landlimoj" (KSL), dum 78 ĉeestis sur la ŝipo Alan Kurdi de la germana NRO Sea Eye.
[ Dum danĝera operaco, la ŝipo Océan Viking ĵus savis 92 personojn, inter kiuj gravedajn virinojn kaj bebojn, kiuj navigis sur troŝarĝita pneŭmatika boato, 30 marmejloj for de la libiaj marbordoj. Multaj el ili suferis hipotermion kaj marmalsanon. Ili estis ekstreme malfortigitaj kaj kovritaj per karburaĵoj ].
«Ocean Viking sukuris 184 virojn, virinojn kaj infanojn, kiuj troviĝis ĉi tiun nokton sur du pereantaj boatoj», 102 ĝis 80 marmejlojn (preskaŭ 150 kilometrojn) for de la libiaj marbordoj kaj 82 en la akvo, kie la sukuroj originas de Malto, skribis KSL en sia tviterpaĝo.
«Post kvin operacoj kondukitaj en malpli ol 72 horoj, sume de 407 postvivantoj troviĝas nun en sekureco sur la ŝipo», aldonis la NRO.
«Ni spertis laboremajn tagojn, kun multaj pereantaj boatoj ĉi-semajnfine. Spite vintron kaj malbonan veteron, multaj boatoj forlasas Libion», deklaris Aloys Vimard kun-organizinto, surŝipe de la Ocean Viking.
«La postvivantoj diras al ni, ke la sekureca situacio difektiĝas en Libio pro la konflikto. Libio absolute ne estas sekura loko, kaj por momento ni ne scias, kiam ni povos elŝipiĝi en sekureco»
Akoys Vimard, kunordiganto ĉe KSL.
Almenaŭ 19 164 migrantoj mortis en la maro tiujn lastajn kvin jarojn.
La ŝipo Alan Kurdi partoprenis siaflanke al du Sukur-operacoj, kun nun sumo de 78 personoj surŝipe.
De post la somero 2018, sukcedante al Italio, kiu antaŭe plenumis tiun rolon, la libiaj marbordaj patroloj estas taskitaj kunordigi la savadojn en vasta «areo de esplorado kaj sukuroj», trans la teritoriajn akvojn. Libio, kiu spertas militon, ne kapablas konduki ĝisfine tiun mision, denuncis SOS Méditerranée.
En 2019, la "Internacia Organizaĵo por la Migradoj" nombris 1 283 konatajn mortintojn en Mediteraneo, ĉefa vojo inter Norda Afriko kaj Italio, kiu estas la plej mortiga. Almenaŭ 19 164 migrantoj mortis en la maro tiujn kvin lastajn jarojn.