10/12/2019
Bildo: manifestaciantoj en Alĝero, la 9an de decembro 2019, tri tagojn antaŭ la prezidenta baloto.
En Alĝerio, dum la prezidenta baloto okazos la 12an de decembro, kaj dum la baloto komencas hodiaŭ koncerne la nomadajn popolojn, novaj manifestacioj okazis en pluraj regionoj por esprimi sian rifuzon de la baloto.
Studentaj organizaĵoj alvokis al kolektiĝo la 9an de decembro. En Alĝero, Konstantino, Beĵajo aŭ Mostaganemo, centoj da junuloj provis manifestacii por aserti, ke ili rifuzas la prezidentan baloton. En la ĉefurbo, la manifestacio troviĝis fronte al alia, konsistanta el personoj favoraj al la baloto. La polico rapide disigis la studentan homamason. Pluraj personoj estis arestitaj.
Dum la vespero, la aŭtoritatoj malhelpis kolektiĝon en Orano, la dua plej granda urbo de la lando. Almenaŭ kvin personoj estis vunditaj.
De pluraj tagoj, aktivuloj organizas manifestacion en la urbo komence de la vespero, esprimante sian rifuzon de la baloto.
Ĉi 9an de decembro, la stabĉefo deklaris en parolado, ke li pretas «alfronti kiun ajn, helpe de la leĝo, kiu provus celi aŭ perturbi tiun tagon» de baloto. Pluraj politikaj partioj publikigis komunikaĵon, kiu alvokas al paca forpuŝo de la baloto de la 12a de decembro, laŭ ili parodio de baloto.

