Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 janvier 2019 4 03 /01 /janvier /2019 20:29
DR

03/01/2019

Bildo: La urbestro de Palermo, premas la manon de migranto, dum manifestacio.

La dekreto senigas la urbodomojn liveri legitimaĵojn aŭ enskribi migrantojn al la nacia sanitara servo. 

Tio estas teksto «nehumana» kaj «kriminstiga». Pluraj urbestroj de grandaj italaj urboj rifuzas apliki la kontraŭ-migradan leĝ-dekreton de la ministro pri internaj aferoj Matteo Salvini. Ĵaŭdon, la 3an de januaro, la urbestro de Palermo iniciatis tiun lukton kontraŭ la potenca reprezentanto de ekstremdekstro. La urbestro anoncis, ke li interrompas la aplikadon de la leĝ-dekreto "Sekureco kaj migrado" koncerne la aferojn, pri kiuj kompetentas la komunumoj»            

 

«Tio estas nehumana teksto, ĉar ĝi malobservas Homajn rajtojn, kaj kriminstiga, ĉar ĝi transformas migrantojn en kontraŭleĝajn personojn, kiuj legitime troviĝas sur nia teritorio»

Leoluca Orlando, urbestro de Palermo en diskurso.

     

La urbestro Leoluca Orlando, aparte kontestas la aranĝon, kiu malpermesas akiron de loĝad-rajto al personoj, kiuj posedas restadpermesilon sur la teritorio. Ĝi senigas la urbodomojn pri la ebleco liveri legitimaĵon al migrantoj, aŭ enskribi ilin al la nacia sanitara servo. Tio ĉi estas deviga por aliri sanprestaĵojn, interalie familian kuraciston.

    

Ebla taksado de la teksto fare de la justico  

Matteo Salvini tuj rebatis. «Ci volas malobei? Mi ne sendos al vi la armeon», ironie respondis li al la sicilia urbestro, en video diskonigita en Fejsbuko anoncante, ke li baldaŭ iros al Palermo, por «liveri al civitanoj vilaon kun vido al maro, konfiskita al mafiano», aldonis la ministro kaj ĉefo de la Ligo (ekstremdekstro)    

 

«Kelkaj urbestroj bedaŭras la antaŭajn tempojn de migrado, sed ankaŭ por ili la bela vivo estas finita»

Matteo Salvini en Fejsbuko

 

Pluraj urbestroj sekvis la ekzemplon de ilia sicilia kolego, inter kiuj la maldekstraj urbestroj de Napolo kaj Florenco, kaj ankaŭ la urbestro de Parmo, Federico Pizzarotti, disidento de la Movado 5 Steloj (M5S), la populisma partio, kiu formas kun la Ligo la regantan koalicion en Italio.

Ĵaŭdon, la asocio de la italaj urboj montris signojn de malakordo, fronte al la polemiko, kiu kreskas.

La urbestro de Palermo anoncis sian intencon submeti la aferon al juĝo. Li deziras, ke tribunalo decidu, ĉu la leĝo adoptita pasintan aŭtunon de la Parlamento, kie Ligo kaj M5S akiris plimulton, konformiĝas kun la konstitucio.        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }