
04/01/2019
Bildo: «Malsatstriko» «Naŭ monatoj sen salajro»
La maliaj fervojistoj komencis malsatstrikon antaŭ pli ol dek tagoj. Ili postulas preskaŭ jaron da nepagitaj salajroj. Kelkaj el ili estis hospitaligitaj, aliaj lacegaj ne plu eltenas. Tamen ĉiuj scias, ke plejparte el ili ne plu estas tre junaj.
La maliaj fervojistoj ne ricevis salajron de antaŭ pli ol naŭ monatoj, do ĉirkaŭ jaron sen salajro. Ni iom imagu ĉiuj kune, centojn da patroj vivantaj dum preskaŭ jaro sen salajro, kaj sen ia ajn aliaj mongajnoj… Fakte ni eksciis, ke multaj el ili vivtenas sin per ŝuldo kaj almozpetoj. Laŭ la strikantoj, kiujn ni aŭskultis, ili spertas humiligon, kaj ne plu havas motivon por vivi sen tiuj nepagitaj salajroj, kiuj tamen estas nur legitima rajto.
Por respondi tiun kvazaŭ-nacian koleron, la registaro Soumeylou Boubèye promesis pagi nur du monatojn da salajro. Laŭ la fervojistoj, tio estas neakceptebla, kaj eĉ konsistigas insulton kontraŭ ili. Ili preferas morti ĉe la stacidomo pro malsato, ol reveni en iliajn familiojn sen la 9 petitaj monatoj. Laŭ ili, la 2 monatoj da salajroj ne sufiĉas por repagi iliajn ŝuldojn, la energiajn kostojn aŭ la luprezojn de la hejmo, des pli la grandajn familiajn elspezojn (nutraĵoj, sano, lernejoj de la infanoj, ktp…)
Notindas, ke Bamako ne estas la sola urbo, kie la fervojistoj spertas malfacilaĵojn. Tiu situacio ekzistas ankaŭ en Bamako, Diboli, Negela, Tukoto, Mahina kaj pluraj aliaj dekoj da urboj kaj kampoj, kie trapasas fervojoj.
