04/05/2018
«Katastrofan» hekatombon: jen kiel la scienca revuo Nature priskribas la Grandan barilrifo, en studaĵo aperinta pasintan ĵaŭdon.
Pro la varma ondo de 2016, ĉirkaŭ 30% el la aŭstraliaj koraloj malaperis.
Enlistigita en la monda heredaĵo de Unesko de post 1981, la rifo suferas pri la rektaj konsekvencoj de la klimata varmiĝo, kio minacas la konservadon de la specioj maraj kaj vegetalaj.
Terry Hugues, kun-aŭtoro de la studaĵo kaj direktoro de la Specialigita studcentro pri la koralaj rifoj en la Universitato James Cook eksplikis, ke la plej minacataj estas la branĉformaj koraloj, kiel la tiel nomataj «tabloj de koraloj», uzataj de la junaj fiŝoj por kaŝiĝi.
Kun 348 000 kvadrataj kilometroj laŭlonge de la aŭstralia marbordo, la rifo konsistigas la plej vastan koralan ensemblon en la mondo.