Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mars 2017 3 15 /03 /mars /2017 18:57

15/03/2017

Foto REUTERS/Vasily Fedosenko: Manifestacio kontraŭ la imposta politiko en Belorusio: «Kunkune, ni estas pli fortaj», estas legeble sur la afiŝtabulo, en Babrujsko, la 12an de marto 2017.  

De mez-februaro, la manifestacioj sin sekvas en Belorusio, kaj aparte en Minsko, la ĉefurbo, por protesti kontraŭ la decido de la registaro, imposti tiujn, kiuj laboras malpli ol ses monatojn jare. Lukaĉenko intencas lukti kontraŭ la "socia parazitismo", sed tiu decido estas malbone akceptata, en lando kiu spertas drastan ekonomian krizon. Plia manifestacio -permesata- estis antaŭvidita ĉi-merkredon.

Aliaj manifestacioj okazis poste en la provincaj urboj. Tiu neatendita sukceso spegulas la incitiĝon de loĝantaro ege tuŝata de la krizo, kiel eksplikas la opoziciulo Ales Lahviniec. «Por la unua fojo post la komenciĝo de la 90aj jaroj, la homoj surstratiĝas por esprimi sian malkontentecon».

Rapide la manifestaciantoj ne kontentiĝis postuli nuligon de tiu imposto, kiu aliparte estis interrompita la 9an de marto fare de la prezidento Lukaĉenko. Ili eĉ komencis postuli la foriron de la prezidento, kiu regas de 1994, kaj aranĝon de novaj balotoj.  

Por solvi la krizon, Alexandre Lukaĉenko uzas flaton kaj baton. Li interrompis la kontestatan dekreton, sed samtempe kondamnis tri opoziciulojn je dek kvin tagoj da malliberejo. Tiu krizo intervenas en streĉita etoso kun Rusio, de kiu Belorusio estas ekonomie tre dependanta. 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }