Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mars 2017 4 16 /03 /mars /2017 16:36

16/03/2017

Identeca demando, nederlandaj moralaj valoroj, estis kore de la balota kampanjo en Nederlando. La retĵurnalo "Euronews" vizitis Schilderswijk, kvartalo de Hago, unu el la plej multkulturaj en la lando. 85% el la loĝantoj devenas de migrado. 

Multaj loĝantoj de la kvartalo estas la gefiloj de la famaj «invititaj laboristoj», kiuj alfluadis de Turkio, Indonezio, Surinamo, dum la ekonomia post-milita prospero.

Tiuj, kiujn ni renkontis ne plu eltenas la kontraŭ-migradan retorikon de Geert Wilders, kiu estis favorata de la opinisondoj dum monatoj. Tio estas la kazo de tiu komercisto: 

«Ni bezonas partion, kiu unuigas, kaj ne dividas. Hodiaŭ, la homoj estas reduktataj al etikedoj, grupoj: ili estas Islamanoj, Nederlandanoj, Surinamanoj. Ili estas flavaj, nigraj, brunaj. Ni ĉiuj vivas en tiu lando. Ni luktas unuj kontraŭ la aliaj, sed finfine, ni devas labori kune. Se partio, kiu defendas tiujn moralajn valorojn ne ekzistas, malmulte da espero estas, iam vidi belan nacion.»   

Tiu turka-nederlanda komercisto timas la ekstremdekstran venkon: (intertempe, la Ĉefministro Mark Rutte gajnis, antaŭ Geert Wilders)    

«Imagu, se Wilders venkas en la baloto, ĉiuj koranoj estas malpermesitaj, ĉiuj moskeoj fermitaj. Mi estas nederlanda civitano. Li volas elpeli min de la lando, se mi plenumas delikton, kion mi ne faris. Sed li volas elpeli min. Kial? Mi posedas nederlandan pasporton. Ili ne elpelos min, mi vivas ĉi tie. Tio, kion li proponas, ne estas efektivigebla. Li kontentiĝas paroladi kaj tvitmesaĝi aferojn, kiuj instigas malfidon unu kontraŭ la aliaj. Ni estu tutsimple afablaj unuj al la aliaj.»

En la kvartalo, la islamanoj sin sentas stigmatizataj. Tiu Surinamanino denuncas siavice la kontraŭ-islaman retorikon:

«Ĉiuj ne estas taksataj sendiference. Kelkaj kondutas kiel eble plej bone. Tio, kion li diras pri la islamanoj, mi ne ŝatas. Li ne devas tiel esprimiĝi

Tio estas alvoko al toleremo kaj respekto pri diverseco. Tiun mesaĝon, lanĉas ankaŭ tiu viro, marokdevena:

«Mi opinias, ke estas bone vivi kune, daŭre vivi kune. Ni vivas ĉi tie de antaŭ 50 jaroj. Mia filo kaj genepoj kreskis ĉi tie, kaj kutimas vivi ĉi tie. Bruske, iu alvenas kaj anoncas, ke ni devas foriri. Ni estas simplaj personoj. Kaj ni faras konvenajn aferojn en Nederlando. Ĉio ĉi estas maljusta. Ĉiuj homoj havas saman originon, ni ĉiuj estas homoj

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }