Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mars 2017 3 15 /03 /mars /2017 11:01

15/03/2017

Foto James Oatway/REUTERS: En Pretorio, la 18an de februaro 2017, Niĝeriaj migrantoj sin protektas kontraŭ atako de manifestaciantoj antaŭ preĝejo. 

Afika Unio (AU) debatas, ĉi-merkredon 15an de marto 2017, pri la problemoj de ksenofobio en Sud-Afriko. Kunsido de la Konsilio Paco kaj Sekureco estas antaŭvidita ĉi-tage. Pasintan monaton, Niĝerio petis intervenon de AU por favorigi ĉesigon de la atakoj, kies afrikaj migrantoj, aparte Niĝerianoj, estas viktimoj, en Sud-Afriko. Kelkaj kancelarioj opinias, ke Pretorio ne sufiĉe klopodas por solvi la problemon.    

Perfortoj en 2008, 2015, 2017: la najbaroj de Sud-Afriko sin demandas: Ĉu la sud-afrika registaro sufiĉe klopodas por protekti la fremdajn civitanojn, kiuj vivas en la lando?    

En 2008, pli ol sesdek personoj mortis dum ksenofobiaj incidentoj kaj, ĝis nun, preskaŭ neniu kondamno okazis.

Laŭ la Instituto pri rilatoj inter la rasoj, la eksterlandanoj reprezentas nur 4% el la loĝantaro. Kaj ili ofte laboras memstare.       

Tiuj informoj estas ignorataj de la aŭtoritatoj, laŭ Jean-Pierre Misago de la "Universitato de Johanesburgo". «La politikuloj bezonas propekajn kaprojn, ĉefe kiam ili ne kapablas respekti siajn promesojn. Tion ĉi vi aŭdos ĉe la registaro, ĉe la Parlamento, kaj sur loka nivelo: «Ĉu mankas medikamentoj en la malsanulejoj? Kulpas la Zimbabvanoj ; Ĉu mankas lokoj en la lernejoj? Kulpas la fremduloj, ĉar ili invadas la landon ; Pri senlaboreco? Kulpas la fremduloj, kiuj kaptas la laboron», li denuncas.

Dum la perfortoj, tiujn pasintajn semajnojn, kelkaj kancelarioj bedaŭris, ke Pretorio neas la ksenofobian karakteron de tiuj atakoj, kaj preferas paroli pri krimeco.      

Video 24/04/2015: Marŝado por la paco en la Universitato Rhodes  

"Ksenofobio: Tutmonda malsano" (NdlT)

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }