17/01/2016
Pli ol du semajnojn post la seksagresoj de la Novjara nokto, kiu ŝokegis la urbon, centoj da migrantoj kolektiĝis antaŭ la ĉefa stacidomo, loko kie okazis la agresoj. Per ilia ĉeesto, ili deziris esprimi sian solidarecon kun la viktimoj kaj atentigi pri la riskoj de miskonfuzaĵoj inter rifuĝintoj kaj agresantoj, sciante ke dek tri personoj ĝis nun identigitaj de la polico, estas Nordafrikdevenaj.
La rifuĝintoj ne venis kun manoj malplenaj. Antaŭ la ĉefa stacidomo, centoj da junaj sirianoj, afganoj kaj irakanoj donacis rozojn al la virinoj, kiuj preterpasis antaŭ la kolektiĝo. Du sloganoj elstariĝis el la multnombraj afiŝtabuloj : « Kontraŭ seksismo » kaj « Ni ĉiuj estas Kolonjanoj ».
« Ni organizis tiun manifestacion por esprimi, ke ni ne havas rilaton kun la homoj, kiuj kulpiĝis pri tiuj agresoj dum la Novjara nokto, eksplikas Jallar Abdulla, veninta de Sirio antaŭ du jaroj. Kaj por alparoli la Germanojn kaj Eŭropanojn : Bonvolu, ĉiuj rifuĝintoj ne estas agresantoj. »
Kontraŭ miskonfuzaĵoj
Inter la manifestaciantoj, ankaŭ ĉeestis Germanoj kiel Cordula, maltrankviligita pro la etoso pli kaj pli malamikema kontraŭ la migrantoj. « Eble, kelkaj el tiuj eventoj rilatas kun iuj eksterlandanoj, sed ni ne devas ĝeneraligi. Pro tio, mi venis : ĉar mi ne volas, ke la tuta eksterlanda komunumo estu celita », ŝi emfazas.
Dum la loka gazetaro titolis ĉi-semajne pri « Kolonjo, traŭmatizita urbo », tiu solidara agado finiĝis sen incidento, kun improvizita kanzono omaĝe al la agresitaj virinoj.
http://www.rfi.fr/europe/20160117-allemagne-cologne-refugies-manifestent-agressions-sexuelles