16/01/2016
La 13an de januaro estis plia tago de mobilizado por la strikantoj de la entrepreno "OMS-Synergie". "Paris-Habitat", sociala luiganto, kiu administras 123.000 loĝejojn en la ĉefurbo, kaj en proksima ĉirkaŭurbo, sub-traktadas la purigadon al tiu societo. Mobilizitaj de la 21a de septembro, t.e pli ol tri monatoj, tiu ago ne estis provbatalo por la salajruloj fronte al la direkcio.
Ili kolektiĝis pasintan merkredon ĉe sia strikposteno en la 20a pariza arondismento, poste ĉe porte Maillot. Diop, sindikatano ĉe la CNT-Laborista Solidareco, eksplikas, ke de tie, ili « foriros per buso por manifestacii ». Kanté Ousmane, strikanto kaj aktivulo en la sindikato CGT detaligas : « La kolektiĝo daŭris iom pli ol unu horon antaŭ la hotelo de la ĉeno Accor en Evry. » Ankaŭ tiu hotelĉeno estas kliento de "OMS-Synergie".
Multaj kialoj da malkontenteco
La striko plu daŭras de 116 tagoj, ĉar la kialoj de malkontenteco estas multnombraj. La strikantoj konsideras sin kiel superekspluatatajn de la entrepreno. Ili denuncas malĉeeston de taŭgaj vestaĵoj por labori per danĝeraj kemiaj produktaĵoj, mankon de materialo por plenumi purigadon, kiun ili devas kelkafoje akiri per si mem, labortempon sub-taksatan, « dubindajn » salajrajn bultenojn kun mongajnoj, kiuj malaltiĝas senpravige.
La strikantoj depostulas interalie : respekton de la laborkodo kaj dignecon, kompletan materialon kaj laborvestaĵojn, salajran kontinuecon okaze de malsano, kromsalajron pro vestaĵlavado kaj revalorigon de ilia kvalifiko.
Blokata situacio
Siaflanke, la direkcio antaŭnelonge asertis, ke ĝi atendas « bonvolon » de la salajruloj por subskribi akord-protokolon, akuzante la strikantojn, ke ili blokas ĝin.
Atendante, la sindikato "CNT-Laborista Solidareco" prezentis 24 aferojn antaŭ la pariza labortribunalo je la nomo de la strikantoj. Aŭdienco okazos venontan 4an de februaro.
https://www.youtube.com/watch?v=JgZ86Qx96A0
Peticio:
Strikkaso:
https://www.yoongo.com/fr-c-caisse-de-greve-des-travailleurs-du-nettoyage-omsparis-habitat