Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 janvier 2016 1 18 /01 /janvier /2016 15:42
Loĝantoj de ladurbo en Dakaro, Senegalo. RFI/Guillaume Thibault
Loĝantoj de ladurbo en Dakaro, Senegalo. RFI/Guillaume Thibault

18/01/2016

62 personoj en la mondo posedas tiom, kiom duono el la tutmonda plej malriĉa loĝantaro. Tiujn ŝokajn ciferojn, publikigas ĉi-lundon matene la NRO Oxfam, kelkajn tagojn antaŭ la malfermo de la Monda ekonomia forumo, kiu akceptos dum kvar tagoj en Davoso, la internacian eliton ekonomian kaj politikan. Laŭ la NRO, impostevitado estas la ĉefa kaŭzo de tiu kreskado de neegalaĵoj en la mondo.

Tutmondo : La NRO Oxfam alarmas pri kreskado de la neegalaĵoj

La ciferoj starigitaj de "Oxfam" ja povas onin furiozigi. En dek kvin jaroj, la posedaĵo de la plej malriĉa duono el la tutmonda loĝantaro, reduktiĝis je 1000 miliardoj da dolaroj, dum samtempe tiu de la 62 unuaj plej riĉaj personoj en la mondo kreskis je pli ol 500 miliardoj.

Se la krizo, kiu frapis la mondan ekonomion, kontribuis altigi la kreskadon de tiuj neegalaĵoj, ĝi videble ne tuŝis la plej riĉulojn, hodiaŭ pli riĉajn ol iam ajn, opinias "Oxfam".

Laŭ la NRO, unu el la rimedoj por lukti kontraŭ tiu kreskado de la neegalaĵoj, estus batali kontraŭ impostevitado, kiu senigas la Ŝtatojn pri enspezoj, kiuj povus investiĝi en sano aŭ edukado.

Ekzemple, sur la Afrika kontinento, almenaŭ 100 miliardoj da dolaroj da impostoj mankas.

Se "Oxfam" elektis publikigon de sia ŝoka raporto en Davos, tio ne estas sensignifa. La NRO, kiu enketis pri 200 multnaciaj firmaoj malkaŝas, ke 9 entreprenoj el 10 inter la strategiaj partneroj de la "Monda ekonomia forumo", ĉeestas en almenaŭ unu impostparadizo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }