30/08/2015
Dekoj da miloj da manifestaciantoj kolektiĝis dimanĉon apud la japana Parlamento. Ili protestis kontraŭ leĝprojekto celanta ebligi la japanan armeon interveni eksterlanden, kaj ne plu limigi sin al simpla defenda rolo.
Laŭ la organizantoj, 120.000 personoj spitis la pluvon, skandante sloganojn kontraŭ la projekto de Ŝinzo Abe, svingante afiŝtabulojn kontraŭ milito, kaj petante demision de la Ĉefministro. Tiu kolektiĝo estas unu el la 300 aliaj, antaŭviditaj dimanĉon en la arkipelago, por kontesti la registaran doktrinon, kiu volas rezigni la japanan pacisman konstitucion.
« Plu sidi antaŭ la televido kaj plendi utilas al nenio », deklaris Naoko Hiramatsu, instruistino 44-jaraĝa, kiu partoprenis la manifestacion. « Se mi faras nenion, kaj ne provas malhelpi tion, kiel mi klarigos tion al mia infano », ŝi diris, tenante sian kvarjaraĝan filon en la brakoj.
Ŝinzo Abe prezentis ĉe la "Malalta ĉambro" sian projekton, kiu permesus al la japana armeo interveni eksterlanden, por defendi atakitan aliancanon. Temas pri plena returniĝo de la politiko de la japana post-milita defendado.
La projekto estos poste debatita en la "Alta ĉambro", kontrolata ankaŭ de la politika bloko de Ŝinzo Abe. Ĝi ŝajne estos aprobita antaŭ la fino de la parlamenta sesio, planita la 27an de septembro. Laŭ opinisondoj, plimulte el la japanoj kontraŭas la projekton de reformo pri Defendado.