29/08/2015
Pluraj miloj da manifestaciantoj – inter 1000 laŭ la polico kaj 5000 laŭ la organizantoj – defiladis sabaton en Dresdeno, oriente de Germanio, por deziri bonvenon al la rifuĝintoj. Tiu regiono estis scenejo de ksenofobiaj incidentoj tiujn lastajn tagojn.
Malantaŭ flagrubando, sur kio ni povis legi « Malhelpi hodiaŭ, la morgaŭajn pogromojn », la manifestaciantoj, kiuj repondis al alvoko de la batala organizaĵo kontraŭ ekstrem-dekstro « Kontraŭ-nazia Alianco », trankvile defiladis, dum kontraŭ-ribelaj policistoj multnombre ĉeestis.
La defilado kantis interalie : « Say it loud, say it clear, refugees are welcome here » (« Diru laŭte : la rifuĝintoj estas bonvenaj ĉi tie »), dum Saksio, kies Dresdeno estas la ĉefurbo, spertis plurajn gravajn incidentojn celantajn rifuĝintojn.