Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 août 2015 1 31 /08 /août /2015 08:10
Pollando : Labourstart Kampanjo : Ĉesigu maldungadon kaj kontraŭsindikatismon en la haveno de Gdańsk

31/08/2015

Maciek Konopka estis maldungita el sia posteno ĉe Terminalo de Konteneroj en Profunda akvo (TKP) en Gdańsk. Kial ? Ŝajne ĉar li estas sindikata gvidanto engaĝiĝinta kaj aktiva. Tio estas la lasta afero el serio da kontraŭsindikataj agadoj. 9 aliaj laboristoj jam estis truditaj al demisio pro timigoj kaj minacoj de maldungo.

Malgraŭ la potenco de la sindikato Solidarnosc NSZZ, la direkcio rifuzis taŭge respondi al la zorgoj de ĝiaj membroj pri gravaj demandoj kiel salajroj, portempaj kontraktoj, laboro dum ferioj, pere de konstruivaj intertraktadoj. Ĝi petis helpon de kabineto de advokatoj por mastrumi la intertraktadojn kun la sindikatoj, pri kolektiva konvencio, kaŭzante difektadon kaj haltigon de la dialogo.

La direkcio daŭre dungadas salajrulojn pere de sinsekvaj portempaj kontraktoj, ŝajne por disvastigi etoson de timo, kaj malsekureco.

Bonvolu aldoni vian voĉon al niaj, por peti de la direkcio, de la membroj de la administracia konsilio, kaj de la investistoj de TKP Gdańsk, ke ili redungadu Maciek Konopka kaj ĉesigu la aliajn maldungojn kaj kontraŭsindikatismajn praktikojn. TKP devas plu intertraktadi kaj dialogi rekte, sincere, kun la sindikato por atingi kolektivan konvencion, kiu ebligos plibonigi la laborkondiĉojn ĉe la terminalo.

Pollando : Labourstart Kampanjo : Ĉesigu maldungadon kaj kontraŭsindikatismon en la haveno de Gdańsk

Retmesaĝo :

Karaj S° Kwiatkowski Kaj S° Smith,

Mi skribas al vi por protesti kontraŭ la traktado, pri kio suferas membroj de NSZZ Solidarnosc en TKP Gdańsk, kaj precipe, kontraŭ la freŝdata decido de S° Kwiatkowski plu rifuzi dungadon de la sindikata gvidanto Maciek Konopka. S° Konopka estas neriproĉinda laboristo, kaj tiu decido ŝajne estas nur bazita sur liaj sindikataj aktivaĵoj.

Mi tute subtenas la kampanjon de NSZZ Solidarnosc kaj ĝia Internacia Federacio de la Laboristoj de Transportoj por intertraktado de kolektiva konvencio, pliboniganta la laborkondiĉojn en TKP Gdańsk. Uzado de sinsekvaj portempaj kontraktoj, salajroj malsuperaj al la averaĝaj salajroj en Polaj havenoj, nepago de monatribuoj kaj misfamigado de la sindikato estas maljustaj kaj elreviĝintaj taktikoj. Vi havas okazon konstruadi, kun la laboristoj de TKP, novan efikan havenon, sed S° Kwiatkowski preferas esti minimuma dungisto submetante la laboristojn al malstabileco.

Mi petas de Macquarie, grava investisto en TKP Gdańsk, instigi la direkcion modifi sian sintenon kaj labori je konstruiva maniero kun siaj dungitoj, prefere ol mastri ilin per timo. Mi subtenos Solidarnosc kaj la IFLT en intensigo de ilia kampanjo por la laboristaj depostuloj, kaj respekto de ilia labordigneco.

Ne tro malfruas por ŝanĝi tion.

Metu prioritaton en konkludo de intertraktado de kolektiva konvencio kun NSZZ Solidarnosc, kaj redungadu Maciek Konopka tuj.

Sincere.

Pollando : Labourstart Kampanjo : Ĉesigu maldungadon kaj kontraŭsindikatismon en la haveno de Gdańsk

Partenerece kun la sendependa kaj memmastrumata sindikata organizaĵo "Solidarnosc" kaj la Internacia Federacio de la Laboristoj de Transportoj (itrf).

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }