Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 avril 2015 3 08 /04 /avril /2015 16:58
Usono : policisto mortigas nigrulon per ok kugloj en la dorso

08/04/2015

Laŭ Washington Post kaj pluraj usonaj gazetoj, policista oficiro de North Charleston, en Sud-Karolino, estis arestita kaj akuzita mardon pro murdo de Walter Scott, nigrulo kvindekjaraĝa, kiun li mortigis per ok kugloj pafitaj en la dorso.

La anonco estis objekto de kunkuna gazetkonferenco de la urbestro kaj de ĉefpolicisto dum posttagmezo. Tiu ĉi, Eddie Driggers, konkludis per tiuj gravaj vortoj : « Tio estas tragika tago por multaj el ni. Tragika tago. »

Mardon, pluraj usonaj gazetoj, inter kiuj New York Times, diskonigis bildojn de la evento ekstraktitajn de la video. Tio okazas en publika ĝardeno. Oni vidas blankan oficiron, identigitan kiel Michael Thomas Slager, senmovan, trankvile celdirektante sian pafon, dum Walter Scott, ŝajne nearmita, kun nigra sport-pantalono kaj verda T-ĉemizo, malproksimiĝas de li kurante. Ok pafoj tute klare aŭdiĝas, Walter Scott mortfalas.

« Mi povas diri ke vidante tiun videon kaj la malbonan decidon de nia oficiro, li estos akuzita pri murdo », komentis la urbestro R. Keith Summey dum la gazetkonferenco.

La incidento okazis sabaton post banala trafikkontrolo. La policisto unue defendis sin asertante ke li timis por sia vivo, ĉar la viktimo, laŭ liaj diroj, ŝtelis al li lian Taser-pistolon post kverelo. Sed intertempe, video aperis, kaj laŭ New York Times, la evento kiun ĝi filmis vidigas tute alian scenaron.

Laŭ la novjorka ĵurnalo, oni vidas Walter Scott fuĝe kuranta, dum la elektraj kabloj kiuj pendas malantaŭ li ebligas diveni ke li jam suferis pri Taser-pafo. Dum li malproksimiĝas, la policisto celas lin kaj pafas.

Tiu plia epizodo okazas post pluraj rasistaj incidentoj, en Ferguson, Misurio, kaj ankaŭ pli freŝdate en Novjorko, kiu emfazis la policajn agadojn kaj provokis la koleron de la nigra malplimulto.

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2015/04/08/97001-20150408FILWWW00001-usa-un-officier-blanc-tue-un-homme-noir-de-huit-balles-dans-le-dos.php

https://www.youtube.com/watch?v=XKQqgVlk0NQ

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }