7/04/2015
Preskaŭ 2.000 migrantoj vivas hodiaŭ en Kalezo. Ili staras en la urbo atendante trapason al Britio, lando situanta ekster Schengen-areo kies landlimojn ili esperas transpasi, kaŝitaj en pramo aŭ kamiono.
Dum la vivteniĝo de tiuj migrantoj baziĝas sur la asocia laboro plenumita en Kalezo de post 1999, la franca registaro decidis pasintan aŭtunon oferti kelkajn servojn en lokalo, periferie de la urbo. La centro Jules-Ferry iom post iom malfermas siajn pordojn, nur dumtage.
Dumnokte, la migrantoj estas nun petitaj instaliĝi sur la apuda erikejo.
Dek ok hektaroj sen akvo, sen sanitaraj instalaĵoj, en improvizitaj ŝirmejoj.
Jen la vivo de Afganoj, Sudananoj aŭ Eritreanoj en Kalezo (fotoj): http://www.lemonde.fr/societe/visuel/2015/04/03/en-images-la-nouvelle-jungle-de-calais_4608768_3224.html