Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 avril 2015 6 25 /04 /avril /2015 16:29

25/04/2015

Ni, subskribintoj de tiu teksto, revas pri komenco de paca epoko inter Armenoj kaj Turkoj en respekto de historio kaj ambaŭ popoloj.

De tro longe, la politika kulturo de la Turka Respubliko volis protekti fondintan krimon obstrukcante aliron al pasinteco, tiel malhelpante konstruadon de daŭra jurstato. Sed neniu havas potencon forviŝi nek la teruran eventon, kiu okazis en 1915, nek ties konsekvencojn.

De jardeko, emerĝas fortaj homaj engaĝiĝoj en multaj kampoj : akademiaj esploroj, kulturaj manifestiĝoj, restaŭradoj de monumentoj, personaj esploroj pri originoj, memorfestaj kolektiĝoj en publika areo. Memorlaboro serioza, sincera kaj daŭra eblas, en la celo ripari parton de tio, kio estis detruita, helpi tiujn, kiuj multe suferis, agnoski al ili specifan rajton. La fadenoj de la memoro kaj vivo komencis replektiĝi. Nia volo daŭrigas tiujn iniciatojn kaj supozas ke la turka Ŝtato ne nur ne ĝenos ilin, sed ankaŭ partoprenos.

Cent jarojn poste, la Armenoj de la diasporo incitiĝas pro trudo ripeti pseŭdo-debaton pri Historio. Ili estas turmentitaj de la deziro vidi siajn originajn terojn, montri ilin al siaj gefiloj. Hodiaŭa Turkio ne malhelpas ilin. Sed nur parolo el vereco de la Ŝtataj aŭtoritatoj helpos ilin pansi la vundojn de ilia memoro. Nur vigla invita parolado ebligos krei novajn ligilojn kun la urboj kaj vilaĝoj, kies nomojn ili ne povas senemocie aŭdi. Kaj « akvo fosos denove sian sulkon », kiel diris Hrant Dink.

Ni do revu, kunkune : « La memoro de Turkio, tra ties rakontoj kaj lokoj, honorigas la armenajn mortintojn agnoskante ke ili estis viktimoj de genocido, kaj indikante la homojn kaj ideojn, kiuj kaŭzis tion. Ties historiaj libroj kaj stratnomoj laŭdas la "Justulojn", kiuj savis Armenojn prefere ol la estroj kaj ekzekutintojn de ilia neniigo. Ĝi redonas al Eklezio kaj armenaj fondusoj la monumentojn, kiujn ili posedis. Turkoj kaj Armenoj fieras pri tiu komuna heredaĵo.

En nia revo ekzistas plena kaj kompleta civitaneco en la laika respubliko de Turkio : la ne-islamanoj povas aliri publikajn funkciojn, la procesoj de iliaj murdistoj daŭras ĝisfine, la malamegaj paroladoj estas forpelitaj de la leĝo. Fine, Armenoj kaj turkoj trovas rimedon, ĉiu laŭ sia maniero, por akcepti la islamajn Armenojn, kiuj volas vivi tiujn ambaŭ identecojn.

Ni revu kunkune ke tiu sulko atingos la junan sendependan Armenion, kie loĝas hodiaŭ granda parto el la armenia vivo. Prefere ol blokado, la turka registaro aŭdas la petojn venintajn de ties apuda regiono, malfermas ties landlimojn, helpas al malenklavigo de Armenio. Ĝi akordigas al la Armenoj privilegian aliron en unu el ties havenoj de la Nigra Maro, proksime de Armenio, Trabzon aŭ Samsun. Kaj al alia haveno en Kilikio, en Mediteraneo, Mersin aŭ Ayas, kiuj, krom ekonomiaj facilaĵoj, fariĝas fama loko pri mezepoka heredaĵo kaj nova multkultura vivo.

Fine por simboligi tiun novan epokon, ni revas ke ambaŭ landoj spirite partigas la monton Ararato. La monto Ararato transformiĝas en grandan naturan parkon, listigitan en la tutmonda heredaĵo de Homaro fare de UNESCO, kaj malfermita, kiel ia libera areo, kie Turkoj kaj Armenoj valorigas kunkune. Tiu loko je origino de Homaro fariĝas paca lumturo.

Por komenci efektivigon de tiu komuna revo, la subskribintoj de tiu teksto engaĝiĝas helpi la Armenojn el la tuta mondo, kiuj deziras enpensiĝi sur la elmigra vojo. Ekde 2015, ili iros kunkune sur la terojn de siaj prauloj por retrovi la memoron kaj la spurojn de ilia historio ».

https://www.acort.org/?p=47

https://www.youtube.com/watch?v=gah0WLyogl8

Video en la franca : Armenoj kaj turkoj : la reamikiĝa teatro

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }