26/04/2015
Pli ol mil personoj denove manifestaciis sabaton 25an de aprilo en Baltimoro, oriente de Usono, por manifesti sian koleron kaj frustriĝon post la morto de nigrulo, mortinta post lia arestado.
Freddie Gray, 25-jaraĝa, mortis post rompiĝo de kolvertebroj unu semajnon post lia perforta arestado kaj deteno pro posedo de tranĉilo. Videoj de la arestado de Gray, filmita de pluraj preterpasantoj, montras la junan viron premitan surgrunden fare de du policistoj kaj ĉeeste de tria. Oni vidas lin grimaci pro doloro antaŭ ol esti kondukita en proksiman polican veturilon. Marŝadoj okazas ĉiutage de post lia morto, dimanĉon 19an de aprilo.
Alfrontiĝoj
Sabaton, post trankvila komenco, la plej vasta kolektiĝo ĝis tiam organizita, fariĝis alfrontiĝoj inter policistoj kaj manifestaciantoj en la urbocentro. La ĵurnalo Baltimore Sun raportas ke manifestaciantoj rompis la vitrojn de polica veturilo kaj blokis vojkruciĝojn kriante « Murdistojn ! » al la polico kontraŭribele vestita. Manifestaciantoj estis viditaj prirabantaj ĉiovendejon kaj rompantaj montrofenestrojn.
« La manifestaciantoj nun rompas fenestrojn kaj ĵetas al ni objektojn », indikis la polico de Baltimoro en Tvitero. « Ni petas de ĉiuj konservi trankvilon », ĝi aldonis. Dek du personoj estis arestitaj, anoncis al ĵurnalistoj la polica komisaro Anthony Batts.
Fredericka Gray, ĝemela fratino de Freddie Gray, lanĉis alvokon al trankvilo. « Mia familio volas diri al vi : bonvolu, bonvolu, haltigu perforton. Freddie ne dezirus tion ». Ŝi parolis apud la urbestro de Baltimoro, Stephanie Rawlings-Blake, kiu deklaris sin « profunde elreviĝinta » de la perfortoj, kaj akuzis « grupeton de agitantoj ».
45 minutoj klarigendaj
Pluraj enketoj estis lanĉitaj por klarigi tiun dramon, inter kiuj la federala, kondukita de la ministerio pri Justico. La enketistoj provas precizigi la faktojn kiuj okazis dum la 45 minutoj inter lia arestado kaj alvoko de ambulanco el la policejo kie li estis detenita.
Vendredon, la polico de Baltimoro agnoskis ke Freddie Gray devus ricevi medicinan helpon tuj post lia arestado kaj ne unu horon poste. Laŭ la advokato de la familio, lia mjelo estis tranĉita je 80% kolnivele. Ses policistoj estis eksigitaj kun salajro post la morto de la junulo.