24 avril 2015
5
24
/04
/avril
/2015
15:37
24/04/2015
La kanada kantisto Neil Young riproĉas la agronutraĵan entreprenon Monsanto, kaj deziras sciigi tion muzike : li aperigos la 16-an de junio albumon titolitan The Monsanto Years, anoncas RTBF. Ankaŭ Lukas kaj Micah Nelson (filo de la country-kantisto Willie Nelson) partoprenos, kaj turneos kun Neil Young en Usono en julio.
La 69-jaraĝa kantisto kiu abunde produktas (du albumojn pasintjare), aperigas de tempo al tempo diskojn specife dediĉitajn al temoj kiuj kortuŝas lin : en 2006, Living With War sin prezentis kiel denunco de la militoj de la administracio Bush.
neniammilitointerni
-
dans
medidefendo