Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mars 2015 4 19 /03 /mars /2015 18:29
Niĝerio : Internacia Amnestio atentigas pri la naftaj poluadoj

19/03/2015

Internacia Amnestio anoncis ĵaŭdon ke du grandaj nafto-grupoj kiuj operacias en Niĝerio, Shell kaj ENI, raportis 553 kazojn da nafto-poluadoj en 2014, nombro ege alarma kiu konsistigas nacian urĝecon.

La internacia organizaĵo precizigis ke la analizo de la lastaj ciferoj malkaŝitaj de ambaŭ grupoj montras ke Shell anoncis 204 kazojn de nafto-poluado en Niĝerio pasintjare dum la itala kompanio ENI agnoskis 349.

Tiuj ciferoj estas serioze alarmaj. ENI klare perdis la kontrolon de siaj operacioj en la Niĝera delto, la suda regiono de la lando kiu produktas nafton, asertis Audrey Gaughran, direktoro pri tutmondaj aferoj de Internacia Amnestio.

Kaj malgraŭ ĉiuj siaj promesoj, Shell ne progresis en la maniero pritrakti la problemon de la nafto-poluadoj, ŝi aldonis.

Amnestio reliefigis ke nur 10 kazoj da nafto-poluadoj estis raportitaj en tuta Eŭropo inter 1971 kaj 2011.

En iu ajn alia lando, la ciferoj pri nafto-poluadoj en Niĝerio konsistigus nacian urĝecon, daŭrigis Audrey Gaughran. En Niĝerio, tio aperas kiel standarda operacia procezo por la petrolindustrio, ŝi aldonis.

La organizaĵo ankaŭ pridemandis sin pri la vereco de la ciferoj provizitaj de la kompanioj pri la totala sumo de nafto disverŝita post la 553 indikitaj incidentoj.

La 300.000 bareloj, aŭ 5 milionoj da litroj anoncitaj, certe estas grava sub-taksado, laŭ Amnestio, kiu opinias ke granda parto el la poluadoj en la Niĝera delto ne estas raportitaj. La Niĝera delto estas ruinigita de antaŭ jardekoj pro la poluadoj ligitaj al nafto-ekstraktado.

Tiuj ripetitaj poluadoj kreas rankoron de la loĝantaro, kiu aliparte estas tute forgesita en la disdono de profitoj el la giganta riĉaĵo de Niĝerio, pro la koruptado.

Shell ofte asertas ke pri plejparte el la nafto-poluadoj respondecas la lokaj bandoj kiuj detruadas la naftoduktojn por sifoni la petrolon kaj revendi ĝin en nigra merkato.

Amnestio tamen kontestas tiun eksplikon, senĉese petante de Shell kaj de la fremdaj kompanioj ke ili investadu en la bezonatajn riparlaborojn.

Niĝerio, plej grava produktanto de nafto en Afriko, devas organizi prezidentan kaj deputitan balotadojn venontan 28an de marto.

La nuna prezidento Goodluck Jonathan devenas de la Niĝera delto, sed ties kritikantoj asertas ke li ne sufiĉe faris por ĉesigi koruptadon kaj redistribui la petrolajn mongajnojn inter la regionaj loĝantoj.

http://www.romandie.com/news/Amnesty-met-en-garde-sur-les-pollutions-petrolieres-alarmantes-au/576261.rom

https://www.youtube.com/watch?v=wEcp2gjp1LI

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }