Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 novembre 2014 4 13 /11 /novembre /2014 21:04

13/11/2014

« La detencentro de Guantánamo ne plu estas eksterleĝa kaj la Konvencio kontraŭ torturo devas aplikiĝi en ties areo. »

 

Agnoski, kio okazis en Guantanamo

Tiu anonco estis farita dum la Komitato de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ torturo, kiu ekzamenas nun la bilancon de Usono. Tio signifas, ke tiu lando finfine agnoskas, ke ties engaĝiĝo deteni sin de ia ajn torturo kaj denunci tiujn, kiuj plenumas ĝin, aplikiĝas ankaŭ al la agoj de ties agentoj en la kampejo de Guantánamo.

 

Malfrua anonco

Estas kontentige konstati, ke Usono, tamen malfrue, finfine agnoskis tion, kio estas de longe realaĵo nome, ke la Konvencio kontraŭ torturo aplikiĝas en Guantánamo. Tion dirite, restas al tiu lando longa vojo antaŭ ol ĉiuj ĝiaj devigoj estu respektataj. Ni konstatis, kio okazas kiam registaro ne respektas siajn promesojn tiurilate – nome kiam la antaŭa administracio de Usono uzadis torturon kaj truditajn malaperojn en la « nigraj areoj ».

 

Venonta etapo por Usono

La venonta etapo, esenca, konsistus en klara deklaro, ke Usono devontigas sin respekti la Konvencion ĉie, kie ĝi plenumas efektivan kontrolon. Usono devas plene konformiĝi al la absoluta malpermeso de torturo kaj aliaj mistraktadoj tia, kia ĝi figuras en la Konvencio, tuj forigi siajn rezervojn al la traktato kaj agadi tiamaniere, ke la kulpintoj estu devigataj respondeci pri siaj agoj, kaj ke la viktimoj akiru kompenson. Usono ne povas malpli fari.

Raporto en la franca kaj angla :

http://www.amnesty.org/fr/library/info/AMR51/103/2011/fr

Guantánamo restas loko, kie la armeo enkarcerigas sen tempolimo, kaj kie kelkfoje okazas procesoj ĉe militistaj komisionoj. Inter tiuj, kiuj plu estas malliberigitaj, estas personoj kiuj devus aperi ĉe justico pro ilia supozita partopreno en la atencoj de la 11a de septembro 2001. Sed la personoj akuzitaj pri partopreno al la atencoj de la 11a de septembro kaj aliaj krimoj aperas nun ĉe militistaj komisionoj kiuj ne estas konformaj al la internaciaj normoj de procesa senpartieco, kaj povas postuli mortokondamnon. Internacia Amnestio vigle petas de Usono, ke ĝi fermu tiun detencentron kaj adoptu koncepton de lukto kontraŭ terorismo, kiu plene respektas siajn internaciajn devigojn rilate al homaj rajtoj.

Foto : metodo de « waterboarding » estis uzita en Guantánamo @AI

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }