Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 août 2014 1 18 /08 /août /2014 09:50
Kamboĝo : la laboristoj de la konfekcia industrio suferas ĝismorte

18/08/2014

Kombinado de trostreĉado, aĉaj​ laborkondiĉoj kaj mizeraj salajroj estis kaŭzo de kolapso de multaj personoj dungitaj en la konfekcia sektoro. Sed nun, la laboristoj povas eĉ morti laborante.

En julio, dum nur unu semajno, pli ol du cent laboristoj enhospitaliĝis en Prek Anhchanh Health Centre, kliniko en la antaŭurbo de Pnom-Peno, post eksveno dum la laboro en la konfekciaj atelieroj.

Sed alarma afero, en tiu sektoro homoj mortas laborante.

Sokny Say, membro de la sendependa sindikato de la laboristoj en la Kamboĝa Reĝlando (FTUWKC) aliĝinta al IndustriALL Global Union, diris : « La jaro 2014 estas rimarkinda. Okazis pasintece multaj masivaj svenoj, sed por la unua jaro, mortis homoj. En konfekcio, multaj personoj svenas en atelieroj. Ni ne devas kutimiĝi pri tiuj faktoj. Tio povas esti signo de baldaŭa morto ».

Du laboristoj dungitaj en la atelieroj de la antaŭurbo de Pnom-Peno mortis fine de julio.

Nov Pas, kudristino 35-jaraĝa, kiu kudris vestaĵojn dum pli ol kvar jaroj por markoj kiel Gap kaj Old Navy, svenis ĉe sia laborposteno en la fabrikejo Sangwoo, la 24an de julio 2014 je la 8a matene. Ŝi enhospitaliĝis ĉirkaŭ la 9a horo en la plej proksima hospitalo, kaj mortis ĉirkaŭ la 18a horo.

Kontaktita por komento, Chea Sok Thong el la koreia fabrikejo Sangwoo, rifuzis agnoski la respondecon de la firmao en la morto de S-ino Nov, asertante ke la hospitalo, kie ŝi estis flegita, kulpis pri neglekto.

La konfekcia laboristo, Vorn Tha, 44-jaraĝa, svenis antaŭ ol morti en la fabrikejo New Archid, kiu konfekcias vestaĵojn por H&M. Li laboris tie dum multaj jaroj de la 7a matene ĝis la 22a horo vespere.

Tria persono, dungita en la fabrikejo Cambon Kotop Ltd en Pnom-Peno, mortis en marto.

La ĝenerala sekretario de IndustriALL, Jyrki Raina, deklaris :

« Tiuj teruraj eventoj pri la eksveno de laboristoj dum la laboro ne devus daŭri sen protestoj.

La konsekvencoj de la mizeraj salajroj estas ke ili ne kontentige manĝas. La manko de manĝaĵo, la longaj horoj da laboro kaj la netolereblaj laborkondiĉoj en la atelieroj konstituas mortigan kombinadon.

Ni plu subtenas la postulojn de la kamboĝaj sindikatoj por altiĝo de la minimuma salajro en la konfekcia sektoro, ebligante al ili sin provizi sufiĉe en nutraĵo por vivi, kaj ne plu esti devigataj labori dum kromaj punaj horoj por sukcese postvivi ».

http://www.industriall-union.org/fr/les-travailleurs-cambodgiens-de-la-confection-peinent-jusqua-la-mort

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }