Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 août 2014 6 16 /08 /août /2014 21:23
Usono : juna Nigrulo mortigita de la polico sur la stratoj de Los Angeles

16/08/2014

Dum manifestacio en Los Anĝeleso, la 14an de aŭgusto, virino tenas afiŝtabulon postulantan « justeco por Ezell Ford » mortigita de la polico komence de la semajno (Photo Lucy Nicholson. REUTERS)

Li ne surhavis armilon kaj laŭ iliaj proksimuloj, suferis pri mensaj perturboj .

Juna Nigrulo, suferanta pri mensaj perturboj, estis mortigita de la polico komence de la semajno en Los-Anĝeleso, malmultlonge post la murdo de alia nigra adoleskanto en Ferguson (Misurio, Centro).

Ezell Ford, 25-jaraĝa kaj sen armilo, estis mortigita lundon vespere fare de policoficiro kiu patrolis kun kolego en suda kvartalo de Los-Anĝeleso (Kalifornio, okcidento).

En la usonaj amaskomunikiloj, la najbaroj kaj la familio priskribis la junulon kiel suferantan pri mensaj malsanoj. La advokato de la Ezell Forda familio, Steven Lerman, eksplikis ke li intencas plendi « komence de la venonta semajno » kontraŭ la urbo Los-Anĝeleso pri malobservado de la « leĝo pri civitaj rajtoj », « kontraŭleĝa mortigo » kaj « ekscesa uzado de perforto ».

Usono : juna Nigrulo mortigita de la polico sur la stratoj de Los Angeles

Steven Lerman estis antaŭe la advokato de Rodney King, kies draŝado fare de la polico de Los-Anĝeleso en 1992 kaŭzis rasajn ribelojn.

Li precizigis ke li disponas pri pruvoj venantaj de « atestantoj » kaj el sia propra enketo ».

La morto de S° Ford ekokazas tuj post tiu de Michael Brown en Ferguson en Misurio, junulo 18-jaraĝa mortigita sabaton de policisto dum li ne estis armita. Tiu antaŭurbo de Saint-Louis estas de tiam scenejo de urbaj ribeloj. La prezidento de la asocio de defendo de civitaj rajtoj de Los-Anĝeleso, Urban Policy Roundtable (LAUPR), Earl Hutchinson, siaflanke deklaris en retmesaĝo ke « la murdo de Ezell Ford kaj Michael Brown estas simptomo de la ekscesa uzado de perforto fare de la policoficiroj ».

« Ambaŭ homoj ne estis armitaj, ne kulpigis pri krimoj. Pri Ford, estas sciate ke li suferis pri mensaj malfacilaĵoj », li aldonis. « Neniu kialo ekzistis kiu pravigas ke ili haltu sur la strato, nek por la unua, nek por la dua », plu diris la aktivulo.

Polica porparolanto de Los-Anĝeleso, indikis ke la enketo de la polico de Los-Anĝeleso plu daŭras. Paca manifestacio okazis en la stratoj de Los-Anĝeleso ĵaŭdon vespere, kun « limigita » polica ĉeesto, indikas Los Angeles Times.

http://www.liberation.fr/monde/2014/08/14/un-jeune-noir-abattu-par-la-police-dans-les-rues-de-los-angeles_1080959

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }