Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2014 3 21 /05 /mai /2014 12:24
Balkana duoninsulo : tuta oriento de Kroatio inundita

21/05/2014

La ruinigaj inundoj en Bosnio kaj Hercegovino kaj Serbio superakvigis ankaŭ Slavonio-n, oriente de Kroatio. Necesos plu atendi por starigi bilancon de la katastrofo, sed Zagrebo antaŭvidas peti helpon de La solidareca Fonduso de Eŭropa Unio kunkune kun Sarajevo kaj Beogrado.

Pli ol 15.000 loĝantoj de la urbo Slavonski Brod, en Slavonio, nord-oriente de Kroatio, estis evakuitaj dum la nokto de dimanĉo al lundo. Apenaŭ kvardeko da loĝantoj verŝajne ne forlasis la inunditan urbeton.

Post la pluvegoj de la pasintaj tagoj, la situacio en tuta Slavonio estas katastrofa, interalie en la provinco Brod-Posavina, kie pli ol po 100 litroj por kuba metro pluvis en du tagoj. La stato de natura katastrofo estis decidita por la regiono Osijek kaj Vukovar.

La damaĝoj kaŭzitaj de tiuj inundoj, en la urbetoj kaj ankaŭ laŭ granda parto de agrikultura areo, estas plu netakseblaj. La kroata armeo sendis ĉirkaŭ 600 soldatojn en la plej tuŝatajn areojn, 350 ŝajne estos deplojitaj en Županja por helpi la loĝantojn.

« Miaj amikoj kiuj loĝas en la vilaĝoj apud la urbo Županja perdis sian domon. Ili rakontis al mi okazintaĵojn kiuj ŝajnas eliri el terurfilmoj. Sed feliĉe neniu el ili estis vundita. Mi eksciis ke du milionoj da eŭroj jam estis elspezitaj de kroataj firmaoj por helpi la regionon. La tuta Kroatio estas tre solidara kaj partoprenas ĉiunivele por helpi la loĝantojn de Slavonio ke ili elturniĝu », rakontas Josip, devenanta de Slavonio kaj nun instalita en Zagrebo.

Solidareca reto efektiviĝis : mono estas nun kolektata kaj la registaro konfirmis ke la regiono de Slavonio ricevos financan helpon. La ĉefaj kroataj politikaj partioj ankaŭ interrompis la balotkampanjon por la venonta balotado de la 25a de majo.

La antaŭvidita buĝeto por la lasta kampanja semajno, ĉirkaŭ 100.000 eŭroj, estos pagita al la helpfonduso kolektita por la loĝantoj kiuj spertas malfacilaĵojn.

La kroata registaro aliparte anoncis ke ĝi petos helpon de la solidareca fundo de Eŭropa Unio kunkune kun la aŭtoritatoj de Serbio kaj Bosnio kaj Hercegovinio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }