Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2014 3 21 /05 /mai /2014 21:09
Maldivoj : infero en paradizo, mortopuno restarigita eĉ por la infanoj

21/05/2014

Paradiza angulo por turistoj : kokosarboj, blanka sablo kaj smeralda maro. Sed de post la 27a de aprilo, tiu arkipelago restarigis mortopunon… inkluzive por la infanoj.

« Murdo estu punita per murdo » ĵus deklaris la maldiva prezidento ĉesigante sesdekjaran moratorion kaj restarigante mortopunon.

Ĝia celo : rekomenci ŝarion. Malantaŭ la idilia ĉirkaŭaĵo, la lando estas re-islamigita de post 2012 kaj eĉ estas unu el la plej represiaj reĝimoj en la mondo. Represio tamen ignorata.

Laŭ la franca retĵurnalo Mediapart, « Tiu rigoreca islamo kiu trudas ĉiujn virinojn vualiĝi estas tre konsterna, kaj ĉio estis organizita en la lando por malpermesi rilatojn inter la loĝantoj kaj la eksterlandanoj ».

Justico estas ŝario. Tiujn pasintajn monatojn, junulinoj estis vipitaj ĉar ili seksrilatis eksteredziĝe, eĉ okaze de seksperforto. Tiu reveno al fundamentoj de la religia leĝo do atingis klimakson kun restarigo de mortopuno, inkluzive por neplenaĝuloj. La infanoj estas punrespondecaj ekde ili estas 10-jaraĝaj. Kaj eĉ ekde ili estas 7-jaraĝaj pro « gravaj » krimoj kiel ŝtelado aŭ konsumado de alkoholo. Enprizonigitaj, tiuj infanoj estos ekzekutitaj kiam ili estos 18-jaraĝaj.

Tamen la internaciaj traktatoj, specife la konvencio pri infanrajtoj, ratifikita de Maldivoj, malpermesas mortopunon por la infanoj malpli ol 18-jaraĝaj dum la faritaĵoj.

La Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (AKUNHR) esprimis sian zorgon. Ravina Ŝamdasani, porparolanto de AKUNHR, eksplikis la 27an de aprilo 2014 dum gazetkunveno en Ĝenevo : « Koncerne la deliktojn hadd, la infanoj estas konsiderataj kiel respondecaj ekde ili estas 7-jaraĝaj. Kun la nova reglamento, 7-jaraĝa infano povas do esti mortkondamnita ». hadd estas puno antaŭvidita de la religia islama leĝo.

La historiisto Giuseppe di Bella alvokas bojkoton : « La ĉefa resurso de Maldivoj estas turismo. Mi opinius maldeca lacertumi sur la plaĝoj de tiu tropika artefarita paradizo, ne zorgante pri la pereiga sorto pri kiu povus suferi ties loĝantoj, inkluzivante neplenaĝulojn kaj infanojn. Mi rifuzas kontribui al ekonomia kresko de tia lando. Sed ekzistas neniu dubo ke la aŭtoritatoj de Maldivoj povus revizii sian decidon se ili konstatas signifan malkreskon de la turisma frekvento. Ĉiu el ni agados laŭ sia konscienco… Por mi, certas ke en la nuna stato, Maldivoj estas turisma loko absolute fuĝinda ». Kiomlonge ĉu la turistoj povos plu senzorge sunbrunigi sin fronte al tiu situacio ?

http://geopolis.francetvinfo.fr/maldives-lenfer-au-paradis-la-peine-de-mort-restauree-meme-pour-les-enfants-35133

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }