Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 septembre 2013 5 27 /09 /septembre /2013 22:11
Tutmondo : raporto de ISKŜ : la belga movado pri mediprotektado kritikas

27/09/2013

ISKŜ : Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo

La belgaj organizaĵoj pri mediprotektado, WWF, Bond Beter Leefmilieu (BBL), Inter-Environnement Wallonie (IEW) kaj Greenpeace, kritikas, en komunikaĵo vendredon, la mankon de volo de la registaroj en momento kiam starigo de vera politiko pri klimato estas necesa.

Tiu deklaracio intervenas post publikigo de la raporto ISKŜ kiu konkludas kun 95% da certeco ke « la emisioj de forcejefika gaso venante de la homa aktiveco estas la ĉefa kaŭzo de la tutmonda varmiĝo. En 2001, la sciencistoj estis certaj nur je 66% pri tiu interrilato ».

Laŭ la belga media movado, « la aŭtoritatoj kiuj validis tiun raporton en Stokholmo devas nun agadi kaj esti pli ambicia kaj kiel eble plej rapide ».

La asocioj pri mediprotektado emfazas pri la energia sektoro, kiu devas ludi ŝlosilrolon.

« La venontaj jaroj estos decidigaj por plenumi transiron de fosiliaj brulaĵoj al renoviĝantaj energioj kaj energia efikeco, ankaŭ por eviti ke la emisioj de Karbona dioksido plu kreskas post la kreado de novaj infrastrukturoj », ili eksplikas en la komunikaĵo, petante de Belgio ke ĝi subtenu je efika maniero la disvolviĝon de renoviĝantaj energioj.

« Estas nerespondeca ignori la sciigojn de la sciencistoj pri la klimato. La marnivelo ŝajne leviĝos de 29 ĝis 98 centimetroj en 2100 », substrekas la NRO. « Pluraj grandaj urboj estos minacitaj se tia situacio efektiviĝas. Ĉe ni, ankaŭ la belga marbordo estos tuŝata. »

http://www.lalibre.be/actu/planete/rapport-du-giec-le-mouvement-environnemental-belge-critique-5245616435703eef3a087073

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }