09/06/2013
Video :
http://www.francetvinfo.fr/video-le-mouvement-anti-erdogan-tient-bon-en-turquie_343668.html
La turka polico uzadis dimanĉon vespere grandajn kvantojn da plorigaj gasoj kaj akvo-kanonojn por disigi manifestacion de pluraj miloj da personoj centre de Ankaro, en la deka protest-movada tago kontraŭ la islamo-konservativa reĝimo, konstatis fotisto de AFP.
Centoj da policistoj kontraŭribelaj abunde uzis plorigajn gasojn por delokigi la protestantojn kiuj pace manifestaciis sur la centra placo de Kizilay, scenaro de kontraŭ-registaraj manifestacioj, kaj okazigis almenaŭ du vunditojn.
La polico ankaŭ procedis arestojn inter la manifestaciantoj kiuj fuĝis en la apudajn stratetojn sub densa fumo de toksa gaso.
Tiu viglega interveno sur tiu placo, por dua sinsekva fojo, intervenis dum la subtenantoj de la ĉefministro Recep Tajjip Erdogan kolektiĝis sur alia placo, kelkajn kilometrojn for, kie ili aklamis la potencan viron de la lando veninta por parolado, la kvara de kiam li alvenis dimanĉon posttagmeze en la turka ĉefurbo.
Dum la protestantoj denove okupadis la stratojn en Istanbulo, Ankaro kaj Izmiro (okcidente), la registara ĉefo rekomencis kun sia retorika ofensivo kontraŭ la « rabistoj » kaj « eksremistoj », kaj denuncis « komploton organizitan interne kaj ekstere » de la lando.