Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juin 2013 6 15 /06 /juin /2013 19:03
Tunizio : incidentoj post la kondamno de repisto al du jaroj da malliberejo

15/06/2013

Du jaroj da senprokrasta malliberejo ĉar li insultis la policon en kanzono.

Protestoj eksplodis ĵaŭdon en Ben Arous, antaŭurbo de Tunizo, post la kondamno de la repisto Alaa Jakub (Ŭeld El 15).

Post anonco de la verdikto, krioj spruĉis en la aŭdiencejo kaj la polico krude intervenis por evakui artistojn kaj amikojn de la repisto, kelkaj estis persekutitaj kaj draŝitaj ekster la tribunalo.

Irita gaso dissemiĝis ĉirkaŭ la tribunalo, sed la origino estis nesciata kaj la polico akuzis la amikojn de la repisto.

« La juĝo estas tre severa por artisto kiu decidis liveri sin memvole al la justico », reagis siaflanke la ĉefa advokato pri defendo Ghazi Mrabet.

« Tio estas des pli maljusta ke neniu teksto ekzistas por subpremi artan laboron », li aldonis.

La muzikisto estis jam kondamnita pro kontumaco en marto je du jaroj da senprokrasta malliberejo post diskonigo en YouTube de videaĵo nomata « Boulicia Kleb » (la policistoj estas hundoj).

La repisto decidis liveri sin al la justico, nova proceso estis organizita. Sed antaŭ la aŭdienco, la artisto esprimis sian timon pri la justica sistemo : « Mi timas ĉar en lando kiel Tunizio la leĝo ne estas aplikata, oni povas ĉion ekspekti », konfidis Alaa Jakub, kromnomita «Ŭeld El 15».

Li riskis ĝis 7 jaroj da malliberejo

« Mi uzis en la kanzono la samajn vortojn kies polico uzadas por alparoli la junulojn. La polico devas respekti la civitanojn se ili volas esti respektataj », opiniis Ŭeld El 15.

« Neniu kialo aŭ jura fundamento ekzistas por enkarcerigi min », li daŭrigis. Laŭ sia advokato Ghazi Mrabet, la muzikisto jam estis enkarcerigita aparte pro « komploto por plenumi perfortaĵojn kontraŭ funkciuloj » kaj « krimego kontraŭ la polico ». Li riskis ĝis sep jaroj da malliberejo.

Kvar aliaj repistoj, dekomence kunakuzitaj en la sama afero kaj kondamnitaj al senprokrasta malliberejo en marto, estis malliberigitaj en aprilo dum dua proceso.

Pluraj aferoj pri esprimlibereco kaŭzis skandalon en Tunizio de post la revolucio de januaro 2011.

Du junuloj estis kondamnitaj al sep jaroj kaj duono en 2012 tial ke ili diskonigis en Fejsbuko karikaturojn de la profeto.

Tunizio : incidentoj post la kondamno de repisto al du jaroj da malliberejo

Kaj freŝdate, tri eŭropaj aktivistinoj el la feminisma grupo Femen, inter kiuj du francinoj, estis kondamnitaj al tri monatoj da malliberejoj por nudmama manifestacio subtene al tunizia kamaradino enkarcerigita.

http://www.leparisien.fr/international/tunisie-incidents-apres-la-condamnation-d-un-rappeur-a-deux-ans-de-prison-13-06-2013-2893511.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }