Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juin 2013 7 16 /06 /juin /2013 22:11
Hispanio : manifestacioj en 28 urboj kontraŭ la rigorecaj aranĝoj

16/06/2013

Miloj da personoj manifestaciis en Madrido, dimanĉon 16an de junio, kontraŭ la rigoreca politiko kaj rekorda senlaboreca procento, instigante la hispanan ĉefministron, Mariano Raĥoj, klopodi pri la kreado de laborpostenoj por elirigi la landon el recesio.

En la sono de tamburoj kaj fajfiloj, la manifestaciantoj defiladis en la stratoj de la centro de la ĉefurbo sub akra suno, agitantaj la ruĝajn kaj blankajn flagojn de la sindikatoj, kaj svingantaj afiŝtabulojn sur kiuj estis skribitaj : « Rigoreco ruinigas kaj mortigas » kaj « la buĝetaj tranĉoj estas ŝtelado ».

« Ni esperas ke la registaro konsciiĝas ke ni ne povas inversigi la situacion per tranĉoj, tranĉoj kaj denove tranĉoj [buĝetaj]. Estas tempo ŝanĝi la direkton kaj pli fari por nutri la kreskadon », deklaris Diana Rodriguez, 47-jara, eks-giĉetisto en banko, en senlaboreco de preskaŭ du jaroj.

« La registaro devas ŝanĝi la direkton. Estas evidente ke ili pli kaj pli kondukas nin en malordon », avertis Carlos Lago, 32-jara funkciulo kiu portis afiŝtabulon sur kiu estis skribita : « sen pano, paco ne ekzistos. »

La manifestacioj okazis samtempe en 28 aliaj urboj, inter kiuj Barcelono, dua urbo de la lando, kaj Vigo, plej granda urbo en Galegio, borde de Atlantiko.

SENLABORECO DE 27,16%

Ili estis organizitaj de la tri plej gravaj hispanaj sindikatoj : la Komisiono de la laboristoj, la Ĝenerala Unuiĝo de la laboristoj kaj la Sindikata Federacio de la laboristoj. De post sia elekto en decembro 2011, S° Raĥoj anoncis serion de buĝetaj tranĉoj, impostan altiĝon kaj reformon de pensioj por plifirmigi la publikajn financojn en malfacila situacio.

La registaro Raĥoj promesis ke li rekolektos 150 miliardojn da eŭroj antaŭ 2014 dank’al senprecedenca rigoreca plano, kio estigis masivajn manifestaciojn. La hispana ekonomio, kvara en la eŭrozono, kontraktiĝis je 0,5% dum la tri unuaj monatoj de 2013, sepa sinsekvaj jarkvarona malaltiĝo. La senlaboreco atingis rekordan procenton de 27,16% el la aktiva loĝantaro, plej alta nivelo de post la restarigo de la hispana Respubliko* post la morto de la generalo Franko en 1975.

*Fakte konstitucia parlamenta monarkio

http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/06/16/manifestations-dans-28-villes-espagnoles-contre-les-mesures-d-austerite_3430989_3214.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }