Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 décembre 2012 7 23 /12 /décembre /2012 20:38

Sekeco.jpg 23/12/2012 -Teroj ruinigitaj pro sekeco en Barato - AFP

Por la 333a sinsekva monato, la temperaturo de nia planedo en novembro superis la meznombran temperaturon registritan por la sama periodo en la 20a jarcento, laŭ la monata bilanco publikigita de la usona « Nacia Administracio pri Oceano kaj Atmosfero » (NAOA). Monda monata temperaturo malplivalora al la 20-jarcenta meznombro ne plu estis observita sur la Tero de februaro 1985. 

http://www.ncdc.noaa.gov/

Plejparte el la regionoj de la mondo konstatis pasintan monaton temperaturojn superajn al normalo, krom centra Azio kaj orienta Usono. Oriente de Rusio, la temperaturoj atingis ĝis 5°C super la sezonaj normaloj. Aŭstralio spertis, dum novembraj tagoj, temperaturojn superajn de 1,73°C al meznombro, la diferenco estis de 1,9°C en Sud-Koreio, Kroatio konstatis ke la termometro grimpis de 2,4°C ĝis 4,4°C super la kutimaj temperaturoj.  

SIGNO DE VARMIĜO 

Atingante 13,76°C, la averaĝaj temperaturoj notitaj ĉegrunde kaj ĉe la oceana supraĵo estas la kvina plej varma en la historio por decembra monato, t.e plia 0,67°C ol la meznombra temperaturo de la 20a jarcento. Signo de la nuna varmiĝo, la dek novembraj monatoj plej varmaj de post 1880 okazis dum tiuj dekdu lastaj jaroj, dum la dek novembraj monatoj plej malvarmaj datiĝas ĉiuj de antaŭ 1920.    

Se oni konsideras la tri lastajn monatojn de septembro ĝis novembro, tiu periodo de 2012 estas la dua plej varma observita, post la jaro 2005. Laŭlonge de la unuaj dek unu monatoj, 2012 prezentiĝas kiel la oka plej varma jaro de kiam la mezuro ekzistas, kun temperaturo supera de 0,59°C al la meznombro de la 20a jarcento.

La ekstremaj meteorologiaj fenomenoj multobliĝis en 2012 – de la uraganoj Sandi kaj Bofa ĝis la historia sekeco en Usono ne forgesante la rekordan degelon de la arkta bankizo. 

http://www.lemonde.fr/planete/article/2012/12/21/novembre-333e-mois-consecutif-de-surchauffe-sur-la-planete_1809565_3244.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }